Hejme

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hejme estas pola eldonejo de esperantaĵoj. Ĝi funkcias kiel eldona firmao ekde la jaro 1992, kaj okupiĝas pri profesia prilaboro de tekstoj, preparo de libroj, revuoj kaj gazetoj por eldono kaj presado, pri grafika aspekto de diversaj projektoj, kiel: libro–kovriloj, porokazaj (ekz. kongresaj) materialoj, poŝtkartoj, vizitiloj, kaj multaj aliaj.

La nomo de la eldonejo, facile komprenebla por esperantistoj, indikas la lokon de ties sidejo, la hejmo de ĝia posedanto (kaj sola dungito) Kazimierz Leja.

[redakti] Eldonoj

La eldonejo Hejme ĉefe eldonas la revuon Pola Esperantisto. Eldoniĝis ankaŭ kelkaj libroj ĉe la eldonejo.

Komence de la jaro 2008 aperos ĉe Hejme nova, kvaronjara gazeto: SPEGULO - socikultura revuo en Esperanto, sub ĉefredaktado de Tomasz Chmielik.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo Oficiala retejo
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj