Hejme (pola esperantista eldonejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hejme estas pola eldonejo de esperantaĵoj. Ĝi funkcias kiel eldona firmao ekde la jaro 1992, kaj okupiĝas pri profesia prilaboro de tekstoj, preparo de libroj, revuoj kaj gazetoj por eldono kaj presado, pri grafika aspekto de diversaj projektoj, kiel: libro–kovriloj, porokazaj (ekz. kongresaj) materialoj, poŝtkartoj, vizitiloj, kaj multaj aliaj.

La nomo de la eldonejo, facile komprenebla por esperantistoj, indikas la lokon de ties sidejo, la hejmo de ĝia posedanto (kaj sola dungito) Kazimierz Leja.

Eldonoj

La eldonejo Hejme ĉefe eldonas la revuon Pola Esperantisto. Eldoniĝis ankaŭ kelkaj libroj ĉe la eldonejo.

Komence de la jaro 2008 ĝis la jaro 2010 aperis ĉe Hejme kvaronjara gazeto: SPEGULO - socikultura revuo en Esperanto, sub ĉefredaktado de Tomasz Chmielik.

Eksteraj ligiloj

grekeOficiala retejo