Hejmmuziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hejmmuzikodommuziko estas la muzikado en familio, en lernejo kaj en aliaj sociaj komunumoj. Gravas je tio la muzika agado en nepublika kadro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko ekestis el komuna kantado post farita laboro la plej variaj popolkantoj. Ili estis tradiciataj buŝe. Pro la kolektado de popolkantoj dum la romantismo ili estas unuaj notitaj ekzemploj de hejmmuziko.

En Vieno la florepoko de hejmomuziko estis komence de la 18-a jarcento, kiam mecenatoj influis la muzikan vivon de la urbo. La nobelaj artomecenatoj ĉiam denove invitis en siajn kastelojn muzikistojn kaj orkestrojn, kiuj tie prezentis al plejparte elektita publiko novajn komponaĵojn.

Dum kiam komence estis preskaŭ nure la imperiestra kortego, je kiu muziko trovis flegejon (ekz. per fondado de la kortega muzikkapelo far Maksimiliano la 1-a aŭ operprezentadoj sub Leopoldo la 1-a kaj Karolo la 6-a), la muzikŝato transiris iom post iom al la alta kaj malalta nobelaro. Ekz. Haydn, Mozart kaj eĉ ankoraŭ Beethoven verkis sub nobelaj patronoj. La karakteriza floraĵo de ĉi tiu pli malvasta ligo inter artistoj kaj nobelaro estis precipe la ĉambromuziko. Komence de la 19-a jarcento ĉi tiu ŝato ankaŭ plivastiĝis en la burĝa tavolo kaj travivis sian kulminon en la bidermajro. Karakterizaĵo de ĉi tiu hejmomuziko estas ĝia facila ludebleco samkiel malgranda muzikantaro.

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj precipe ĉe filinoj el la alta eŭropa burĝaro muzika edukado apartenis al memkompreneblaj partoj de bona edukado. Tiucele ofte servis piano- kaj kantolecionoj. Tio plibonigis la ŝancon por la familioj de la filinoj por sukcesa edzinigo de la knabinoj. Analoge kreskis la averaĝa nivelo de la lernantinoj. Pluaj profesiaj celoj ne estis ligataj kun ĉi tiuj studadoj. Muzikaj karieroj de virinoj kiel tiu de Clara Wieck, posta Schumann, kiuj sin apogis sur regado de instrumento, en la 18-a kaj 19-a jarcentoj estis esceptokazoj. Pli grandan memstarecon ĝuis la kantistinoj, kies specifaj voĉregistroj estis postulataj en la ensembloj de la siatempaj operoj.

Kun la invento de pianolo, sondisko kaj sekvaj sonregistriloj iom post iom malkreskis la praktikado de hejmomuziko. Junularaj muzikmovadoj (ekz. Wandervogel kaj lerneja muziko en Germanio kontraŭis ĉi tiun tendencon kaj prosperigis la flegadon de hejmmuziko per malnova kaj nova ludo- kaj kantomuziko. Studentoligoj ankaŭ vivtenis la tradician kantaron. La tradicia kantado de gratulokantoj dum naskiĝtago aŭ de kristnaskokantoj en la advento plejparte konserviĝis. La postuloj por komuna muziko tamen forte sinkis post la 19-a jarcento.

Instrumentoj[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj hejmmuzikaj instrumentoj estas ekz. piano, gitaro, akordiono, bekfluto, zimbalono kaj citro. En pli nova tempo ankaŭ ofte aliras ritmaj instrumentoj, ekz. marakoj aŭ tintiloringoj. Ankaŭ principe ĉiuj specoj da bruo- kaj ludilinstrumentoj kiel ekz. fajfilojbekflutaj kapartikoj estas uzeblaj, ĉefe kiam infanoj kunludas. Tamen tio ĝis nun preskaŭ ne estas en uzo.

La elektroniko nur per muzikila klavaro eniris la dommuzikon, kvankam jam komencoj ekzistis en la 1930-aj jaroj (Neo-Bechstein). Tamen karakterize por hejmmuziko ĉiam estis, ke la malmultaj disponeblaj instrumentoj por la akompanado de kantado devis sufiĉi.

Notoj por hejmmuziko[redakti | redakti fonton]

Simplaj kantaroj formis la bazon por la notado de la nuntempa hejmmuziko. Reduktita sur sia praversio, la teksto sufiĉis por memorigi la melodion buŝe transdonitan aŭ konatan el amaskomunikiloj. Por gitaro- aŭ akordionludantoj la superstaraj akordsignoj fariĝis nepre necesaj.

Muzikeldonejoj nuntempe surmerkatigas apartajn eldonaĵojn por moderna hejmmuziko, kiuj prezentas malfacilajn modelojn en faciligitaj versioj, reduktas komponaĵojn sur sian melodion kaj simplan akompanaĵon aŭ transponas ilin en pli facile kanteblajn resp. ludeblajn tonalojn. Ĉefe populara muziko estas prilaborata kaj eldonata por hejma uzo.

Kantoj, kiuj eble neniam antaŭe estis fiksitaj en notoj, sed rekte surbendigitaj post sukcesa vendado de la sonportujo, estas skribforme presataj kaj publikigataj. Muzikaloj same taŭgas por tio kiel pop- kaj rokkantoj. Por la hejma uzado ĉi tiuj notoj estas enigataj en plifaciligita formo en pli malpli ampleksajn kolektojn. Ĉi tiuj enhavas depende de la eldonaĵo la kantvoĉon, akordsimbolojn por gitarantoj samkiel simplan pianakompanaĵon, kiu subtenas la kantadon. En kelkaj eldonaĵoj la kantvoĉo enestas ankaŭ en la pianoparto, ludata per la dekstra mano.

Ofte kantmelodioj estas duoble notataj por eviti iritadojn por la kantantoj. Je tio la kantvoĉo retroviĝas en la pianakompanaĵo. Por iomete progresintaj pianludantoj ekestas la malfacilaĵo, forigi tiujn ĉi duoblajn melodiojn el la finversia akompanaĵo.

Vd ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]