Hejmrega partio (Islando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Hannes Hafstein.jpg
Hannes Hafstein

La Hejmrega partio (is. Heimastjórnarflokkurinn) estis la ĉefa politika partio en Islando komence de la 20-a jarcento. Ĝi ekestis fine de la 19-a jarcento. Komence ĝia ĉefa celo estis atingi ke la Islandministro (ĉar Islando estis parto de Danio ĝis 1918) estus islandano, kaj ke la oficejo estus en Islando. Tio estis atingita en 1904, kaj la partiestro de la Hejmrega partio, Hannes Hafstein, ekestis la unua islanda ministro.

En 1907 parlamentanoj kiuj estis malkontenta pri provizora traktato kion negociis Hannes Hafstein kun pri la estonta rilateco inter la landoj fondis la (malnovan) Sendependecpartion. La Hejmrega partio perdis ĝian parlamentan plejparton en 1908 kaj Hannes Hafstein rezignis – sed refoje iĝis ministro en 1912.

Partiano Jón Magnússon estis la unua ĉefministro en Islando, kiam fondiĝis tripartia registaro en 1917.

Ekde 1916, kiam fondiĝis la Popolpartio kaj Progrespartio, la partia sistemo en Islando profunde ŝanĝiĝis kaj la burĝaj partioj fine kuniĝis tra la Burĝpartio kaj la Konservativa partio en la nova Sendependecpartio.