Hejmturto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hejmturto
Barbary Dove.JPG
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Streptopelia
Specio: S. risoria
Dunoma nomo
Streptopelia risoria
Linnaeus, 1758
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Hejmturto, Streptopelia risoria, estas eta enhejmita aŭ ĉehomigita birdoo de la genroj turtoj.

Kvankam ĝi estas kutime konsiderata per taksonomia nomo, kiel Streptopelia risoria, ekzistas granda dubo pri tiu klasigo ĉu taŭgas aŭ ne. Kelkaj fakuloj konsideras ĝin kiel enhejmita formo de Turka turto, S. decaocto, sed pli certiga opinio konsideras ĝin kiel enhejmita formo de Afrika turto, S. roseogrisea. Ŝajnas, ke tiu ĉi specio povas hibridiĝi libere kun aliaj specioj, kaj ties statuso kiel specio devas esti rigardata kiel dubinda. Tamen la komuna uzado de ambaŭ nomoj kaj la popola kaj la taksonomia, taŭgas konsideri la specion separate el la aliaj parencaj samgenranoj.

La Hejmturto estis ĉehomigita dum 2000 ĝis 3000 jaroj. Ili estas facile kaptitaj, kaj iĝas longvivuloj en kaptiveco ĝis 12 jarojn, kaj ili estas rimarkindaj pro sia afableco. Lastatempe ili estas uzataj ekstensive en biologia eksperimentado, ĉefe pri hormonaj bazoj de reproduktado, ĉar iliaj sekvencoj de ceremonia pariĝado kaj gepatra kutimaro estis akurate priskribitaj kaj estas tre koheraj laŭ formo. Turtemuloj bredigas ilin laŭ granda varieco de koloroj; ĉefe dum la dua duono de la 20-a jarcento, kaj oni supozas, ke tion kaŭzis interbredado kun la S. roseogrisea. Kelkaj el tiuj turtoj mutaciiĝis kaj iĝis tute blankaj. Tiuj blankaj hejmturtoj estas tre komune uzataj en magiaj spektakloj kaj kiel simbolo de paco kune kun la blanka kolombo.

La voĉo kuu de la Hejmturto estas kreata ĉe muskloj kiuj vibras aeron senditan de la pulmoj de la turto. Tiuj muskloj apartenas al la plej rapidaj konataj de la muskloj de vertebruloj, kiuj kontraktiĝas ĝis dekfoje pli rapide ol la muskloj kiuj vertebruloj uzas por kurado. Tiu klaso de muskloj troviĝas ofte en histoj de granda rapideco kiel en vostoj de krotaloj. Hejmturto estas la unua specio de birodj kie troviĝis tiu klaso de musklo. (Elemans, et al., 2004)

Liberaj loĝantaroj de la Hejmturto setliĝas kiel rezulto de fuĝoj el kaptiveco, sed ili intermiksiĝas kun loka loĝanatro de Turka turto se ekzistas. Estas eta sovaĝa loĝantaro en Los Anĝeleso, Kalifornio, kie ekzistas nek S. decaocto nek S. roseogrisea.

[redakti] Referencoj

  • Elemans CP, Spierts IL, Muller UK, Van Leeuwen JL, Goller F (2004). "Bird song: superfast muscles control dove's trill". Nature 431 (7005): 146.
  • Oliver, K. Wade (2005). Ringneck Doves: A Handbook of Care and Breeding.

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj