Hek-bovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hek-bovinos

Hek-bovoj estas raso de bovoj (Bos taurus), bredita kun la celo ekhavi bovojn, kiuj laŭ aspekto kaj konduto plejeble similu al la ekstermita uro. La nomo venas de la fratoj Heck (elparolu hek kun mallonga e)

Origino[redakti | redakti fonton]

La rebredadon de ur-simila raso el hodiaŭaj natur-proksimaj bov-rasoj komencis en la 1920-aj jaroj du direktoroj de bestĝardenoj - la fratoj Heinz Heck en Munkeno kaj Lutz Heck en Berlino. La bovaro en Berlino pereis fine de la dua mondmilito - do la hodiaŭ vivantaj hek-bovoj devenas de la bred-linio el Munkeno. Ili originas de interkrucigado de hungaraj grizbovoj, skotaj montaraj bovoj, bavaraj murnaŭ-verdenfelsaj bovoj, angelaj bovoj el Ŝlesvigo-Holstinio, frisaj, podoliaj kaj korsikaj bovoj.

Por atingi pli grandan altecon, oni nun krucigas ilin kun tre grandaj bovaj rasoj, precipe el la regionoj ĉirkaŭ Mediteraneo. Tiamaniere oni havas jam masklojn 1.70 m grandajn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭaj hek-bovoj estas ankoraŭ sufiĉe diversaj. Tipa masklo havas postkolan grandon de almenaŭ 1.60 m, ino de almenaŭ 1.40 m, la pezo estas 900 resp. 600 kg. (Tio tamen estas ankoraŭ malpli ol ĉe la uro). Ili havas pli longajn krurojn ol dom-bovoj kaj malpli grandan muskolaron en la malantaŭaj kruroj ol kompareblaj viando-bovoj, sed pli forte esprimitan nukan muskolaron.

La kranio estas pli longa ol ĉe la dom-bovoj, kaj la maskloj estas signife pli grandaj ol la inoj (seksa duformismo). Ĉe multaj hek-bovoj estas jam videbla la tipa korn-formo kaj la fel-koloro de la uro. Krome ili havas vintran pelton, kiu protektas ilin senprobleme kontraŭ malvarmo ĝis -25°.

La idoj naskiĝas brunaj kaj ŝanĝas koloron dum la unuaj monatoj. La maskloj estas nigraj kun helflavgriza dorsa strio. La inoj estas nigraj ĝis ruĝebrunaj kun ruĝbruna dorsa strio. Ambaŭ seksoj havas blankan hararon ĉirkaŭ la buŝo.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Dum la rebredado estis ekskluditaj ne nur bestoj, kiuj similis maltro al la uro laŭ korpa aspekto, sed ankaŭ tiuj, kiuj bezonis homan flegadon (ekz. de la hufoj aŭ dum nasko) - same ankau tro agresemaj individuoj. Pro tio la nunaj hek-bovoj estas sufiĉe fortikaj kaj disponas pri la necesaj naturaj instinktoj por vivi en la naturo sen helpo de homo.

La unua - kaj plene sukcesa - provo lasi ilin vivi sen ajna protekto flanke de homoj estis farita en Oostvaardersplassen (Flevoland, Nederlando). Tie oni enkondukis en la 1980aj jaroj hek-bovojn (ekologia ekvivalento de la uro), konik-ĉevalojn (ekologia ekvivalento de la arbara tarpano) kaj elafojn (ruĝajn cervojn) en areo de tiam 3000 ha (hodiaŭ (2010) pligrandigita al 5600 ha). Ekde la komenco la homo ne enmiksiĝis en ilian vivon, nek per selektado nek per aldona nutrado dum vintro nek per kuracado de malsanoj (nur la mortontoj bestoj estis mortpafataj por eviti nenecesajn suferojn). Tiel ili vivis (kaj ankoraŭ vivas) tute laŭnature - escepte de tio, ke mankas predantoj kiel lupoj. La reproduktiĝa sukceso estas regulata ekskluzive de la natura selektado - la rezistopovo kontraŭ malsanoj, malvarmo kaj malabundo de nutraĵo dum vintro kaj la intraspecia konkurenco - ekzemple dum batalo inter la maskloj pri la rajto pariĝi.

Heckrund1.JPG Heckrund3.JPG Heck cattle 001.jpg Heck cattle 003.jpg Heck cattle group island of Wörth.JPG