Heksametro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Heksametro (greke ἑξάμετρον, hexámetron, laŭvorte "ses-mezuto") laŭ PIV estas

  1. verso, konsistanta el ses piedoj, inter kiuj la kvar unuaj povas esti spondeojdaktiloj, la kvina estas ĉiam daktilo kaj la sesa spondeo.
  2. sespieda laŭakcenta verso, laŭpove imitanta la antikvan heksametron.

Temas pri la klasika verso de la epika poezio. La plej fruaj poeziaj dokumentoj en heksametroj estas la verkoj Iliado kaj Odiseo de Homero, kaj Teogonio kaj Verkoj kaj Tagoj de Heziodo el la 8-a jarcento a.K.. Ekde la poeto Ennius la heksametro ankaŭ en la latina literaturo. Ĝi ne nur estis la verso de la verkoj Eneado kaj Metamorfozoj de Ovidio, sed ankaŭ ekzemple de la instrua poemo De Rerum Natura de Lukrecio, de la Sermonoj von Horacio kaj de la verkoj Bucolica und Georgica de Vergilio.