Hela karpodako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hela karpodako
Hela karpodako, masklo en Jordanio
Hela karpodako, masklo en Jordanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Specio: 'C. synoicus'
Carpodacus synoicus
(Temminck, 1825)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hela karpodako (Carpodacus synoicus) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ĝi estas ankoraŭ sub dubinda pristudo. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.

Ĝi troviĝas laŭ tre disa distribuado en almenaŭ tri tre apartaj regionoj, nome centra Ĉinio (de kie devenas la latina scienca nomo) ĝis 3,000 m, Afganio, kaj Mezoriento nome Egiptio (Sinajo), Israelo, Jordanio kaj Saŭdarabio. Inter tiuj tri regionoj tute forestas. Ties natura habitato estas varmaj dezertoj ĉefe ĉe klifoj.

Estas tre bela birdo ĝenerale rozkolora ĉefe en kapo kaj subaj partoj, pli karminruĝa en kapo ĉefe en vizaĝo kaj gorĝareo, dum la dorso estas rozbruna strieca kaj la flugiloj brunaj. Ankaŭ la kruroj estas rozkolorecaj. Kiel ĉe aliaj karpodakoj, ankaŭ tiu havas mallongan dikan bekon.

Kiel kutime intere karpodakoj, ankaŭ tiu manĝas ĉefe semojn, sed ankaŭ konsumas fruktojn, burĝonojn kaj eĉ foliojn, kiujn evitas la majoritato de la specioj de ties familio. Ankaŭ la idoj manĝas semojn kaj ne insektojn, kiel plej parto de parencoj, tiele ili devas moviĝi en pli granda teritorio. La paroj nestumas kolonie (apude inter si) kaj moviĝas laŭ malgrandaj grupoj (eĉ dum la reprodukta sezono) serĉe de semoj. Post tiu sezono la familiaj grupoj restas kune eĉ ĝis la venonta printempo.

Famo de tiu birdo pligrandiĝas pro la fakto ke ankaŭ kelkaj el la raraj lokoj kie videblas estas famaj kiaj la turisme konata urbo de nabateoj nome Petra en Jordanio aŭ la monaĥejo de Sankta Katerino en Sinajo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]