Helena Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helena Esperanto-Asocio
Ελληνικός Εσπεραντικός Σύνδεσμος
Emblemo de Helena Esperanto-Asocio
Lando  Grekio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1926
Fondiĝloko Ateno, Grekio
Interretejo esperanto.gr
vdr

Helena Esperanto-Asocio, en la greka Ελληνικός Εσπεραντικός Σύνδεσμος, estas landa sekcio de UEA en Grekio.

Oni aŭdis pri Esperanto en Grekio ekde 1888, tamen la unuaj grekaj esperantistoj aperis en Ateno en 1904 kaj Samos (tiam parto de la otomana imperio) en 1905. Malgrandaj esperanto-grupoj aperis en diversaj urboj.

Vigla movado por Esperanto ekkreskis de 1926 en Ateno. Anakreon Stamatiadis fondis Helena Esperanto-Asocio en 1927. Li estis la ĉefa greka esperantisto.

Celoj de la asocio estas informi la grekan publikon pri Esperanto kaj konigi la grekan kulturon en aliaj landoj. Tiel oni trovas la ĉefajn tekstojn de la antikva greka literaturo en la retejo de la asocio (vidu ligilo sube).

La asocio ankaŭ eldonas broŝurojn, organizas kursojn, kunvenojn, prelegojn.

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]