Helena Norberg-Hodge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Helena Norberg-Hodge dum prelego pri loka manĝaĵo en Křtiny en Civita Unuiĝo Horní Mlyn en junio 2006

Helena NORBERG-HODGE (naskiĝis en februaro 1946 en Svedio) estas verkistino, ekologiistino kaj lingvistino. Ŝi studis en Svedio, Germanio, Anglio kaj Usono. Ŝia fako estas linvistiko. Ĝi scipovas 7 linĝvojn kaj ŝi studas diversajn kulturojn je malsamaj ŝtupoj de industriigo, kio donis al ŝi nekutime internacian rigardon. Krome en landoj, kie ŝi lernadis, ŝi observis la alfalon de ekonomia evoluo en Franca kaj Hispana kamparo (pli ol 10 jaroj) kaj kio estas la plej grava, en Ladako – „Malgranda Tibeto“, kie ŝi akiris rektajn spertojn pri proceso de modernigo dum pli ol lastaj 20 jaroj. Unufoje ŝi vizitis Ladakon, kiel anino de germana antropologia filma teamo, en 1975, kiam la teritorio estis malfermita al turistoj.[mankas fonto]

Kiel unu sola alilandanino scipovanta la malfacilan ladakan lingvon, ŝi laboras kun lokaj fakuloj, ĉe unua priskribo de la lingvo kaj ĉe kompilado de ladaka vortaro.[1]

En 1978 ŝi fondis Ladakan projekton kaj malfrue ISEC-on, tegmentan organizaĵon por Ladaka projekto, kiun ŝi hodiaŭ direktas. ISEC sidlokas en Usono kaj Anglio kun filioj en Svedio, Germanio, Aŭstralio kaj Ladako (Barato). La unua celo de ISEC estas rediskuto pri socia kaj ekonomia alfalo de ekonomia tutmondiĝo, krom propagado de pli daŭrivaj kaj egalvaloraj manieroj (vivmaniero) je la sudo kaj nordo. Kiel direktorino de Ladaka projekto, ŝi helpis fondi LEDEG, kiu estas en samtempeco unu el la plej influaj NROj en regiono, kiu gvidas kelkajn projektojn por edukado de daŭriva agrikulturo kaj konvenaj teknologioj.

Komence de 1990-aj jaroj ŝi helpas fondi la organizaĵon Ina alianco de Ladako (angle: Women's aliance of Ladakh), alianco de lokaj bienistinoj (agrikulturistinoj), kiu klopodas pri eklavado staton de agrikulturo en Ladako, garantii forumon por diskuto kaj kampanioj rilate al iuj kritikaj problemoj, al kiu fruntas regiono kaj certigi strategion, ke oni venas al moderna mondo sen ofero de kulturajn valorojn aŭ ekologia stabileco.

Laboro de H.N.H. akiris internacian rekonon. Jam dum multaj jaroj ŝia laboro havas subtenon de multaj mondaj gvidantoj, inkluzive de la ĉefministroj Indira kaj Raĝiv Gandhi (Barato), Princo Karlo kaj ĝia mošto Dalai-Lamao. En 1986 H.N.H. kaj Ledeg ricevis premion konatan kiel Premio de ĝusta vivo (Alternativa Nobela premio). En 1989 Ledeg estis nomumita, kiel unua posedanto de premio por daŭrivo kaj komuneja evoluo, per dana organizaĵo por disvolviĝo Mellemfolkligt Samvirke.

En 1993 H.N.H. estis nomumita kiel unu el dek la plej interesaj geekologiistoj fare de la ĵurnalo EARTH. Ĉiujara prelegturneo kondukis ŝin al la plej eminentaj universitatoj, registaraj oficejoj kaj propraj institucioj en tuta Eŭropo, Azio, Oceanio kaj Norda Ameriko. Ŝi prelegis al gedeputitoj en Germanio, Svedio, en la Blanka Domo, Usona Kongreso, UNESCO, Monda Banko, Internacia Mona Fonduso kaj ankaŭ prelegis en la universitatoj Harvard, Kembriĝo, Oksfordo, Stokholmo, Uppsala, Munkeno kaj por multaj aliaj. Regule ŝi edukadas en Schumacher-kolegio en Anglio. H.N.H. verkis multe da fakaj artikoloj kaj ĉapitrojn en libroj. Ŝi estas aŭtorino de multnombraj verkoj inklude Alporti manĝaĵa ekonomio hejmen kaj inspiranta klasiko - Estonta futuro: Lernado de Ladako, kiu – kune kun prezita filmo de sama nomo – estis tradukita en pli ol 50 lingvojn. En Sud-Koreio estas la libro la plej vendataj libroj kaj en radioj kaj televidaj stacioj ŝi donas multe da intervjuojn kaj diskutojn. En dokumenta filmo pri laboro ISEC an Ladako estis prezentita en ĉefa disenda tempo de televido en germane kaj france parolantaj landoj.

Helena N.H. estas en redakcia konsilantaro de ekologia magazino The Ecologist (La Ekologiisto) kaj estis kunfondistino de Internacia forumo pri tutmondiĝo kaj GEN (Tutmonda ekovilaĝa reto) (angle: GEN – Global Ecovillage Network). Nune ŝi loĝas en Anglio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]