Helena Rasiowa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helena Rasiowa
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1917 (1917-06-20)
en Vieno,  Aŭstrio-Hungario
Morto 9-an de aŭgusto 1994 (1994-08-09) (77-jaraĝa)
en Varsovio,  Pollando
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de VarsovioMuzika Universitato Frederiko Ŝopeno
Okupo
Okupo matematikisto • komputosciencisto
Verkoj lemo de Rasiowa-Sikorski
vdr

Helena Rasiowa (naskiĝis la 20-an de junio 1917 en Vieno, mortis la 9-an de aŭgusto 1994 en Varsovio) – pola matematikistino, profesorino de Varsovia Universitato kaj de Pola Scienca Akademio; okupiĝis pri logiko, algebro (en tio pri Bulea algebro), aroteorio kaj teoria informadiko. Aŭtorino de la libro Wstęp do matematyki współczesnej (Enkonduko al la nuntempa matematiko), priskribanta problemojn de la fundamentoj de logiko kaj aroteorio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Helena Rasiowa naskiĝis en Vieno en la pola familio. Al Pollando venis nelonge post akiro de sendependeco en 1918. En 1938 komencis studi matematikon en Varsovia Universitato, kion devis rompi post germana kaj soveta invado en Pollandon. Post unu jaro pasigita kun la familio en Lvovo revenis al Varsovio, kie edukiĝis sekrete danke al lekciistoj de la universitato (interalie ĉe Karol Borsuk, Jan Łukasiewicz, Andrzej Mostowski). Ŝia unua magistraĵo, verkata sub la direkto de Jan Łukasiewicz kaj Bolesław Sobociński, bruliĝis dum la ribelo de Varsovio, ŝi mem travivis la ribelon kaŝante sin en subterejoj de la domoj. Post la dua mondmilito laboris kiel instruistino de matematiko, sed laŭ persvado de Mostowski ŝi rekomencis studojn. Verkis la duan magistran disertaĵon, ĉi foje sub la direkto de Andrzej Mostowski, kiun defendis en 1945. Sekvontjare komencis labori kiel asistantino en la Varsovia Universitato. En 1950 defendis doktorigan tezon, ankaŭ verkitan subdirekte de Andrzej Mostowski. La laboraĵo koncernis algebrajn metodojn en logiko.

En 1956 akiris la duan sciencan gradon de la doktoro de la sciencoj (ekvivalento de habilitiĝo). Jaron poste komencis labori en UV kiel eksterordinara profesoro kaj en 1967 Ŝtata Konsilio atribuis al ŝi sciencan titolon de ordinara profesoro. En sia scienca esplorado koncentriĝis pri algeraj aspektoj de logiko, logiko kaj algebro, en pli posta periodo pri informadikaj aspektoj de matematiko, algoritmiko kaj artefarita intelekto.

Helena Rasiowa agis en Pola Matematika Societo, en la jaroj 1955-1957 estis ĝia sekretario kaj en la jaroj 1958-1959 vicprezidanto.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Mathematics of metamathematics (kune kun R. Sikorski), Wydawnictwo Naukowe PWN, Warszawa 1963, p. 519
  • Wstęp do matematyki współczesnej. Wyd. Naukowe PWN, Warszawa 2003. ISBN 83-01-13949-8
  • Algorithmic logic: lectures notes Simon Fraser University, Canada. „Prace IPI PAN”, volumo 281. Instytut Podstaw Informatyki Polskiej Akademii Nauk, Warszawa 1977
  • An algebraic approach to non-classical logics. „Studies in Logic and the Foundations of Mathematics”, volumo 78. Wyd. Naukowe PWN – North-Holland, Warszawa – Amsterdam 1974

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]