Helena Suková
Helena Suková estas ĉeĥa tenisistino. Ŝi naskiĝis la 23-an de februaro 1965 en Prago, do nun estas 48-jara. Ĝis la jaro 1998 ŝi estas tenisa profesiulo.
Ŝi naskiĝis en konata tenisista familio. La patrino Věra Suková en sia junaĝo estis konata tenisistino kaj la patro Cyril Suk estis prezidanto de la Ĉeĥoslovaka Tenisa Asocio. Ŝia frato Cyril Suk same iĝis profesia tenisisto: kun li ŝi trifoje gajnis la turniron pri miksitaj paraj matĉoj en Wimbledon kaj unufoje en la Francia Malferma Turniro.
Krome inter alie ŝi en 1989 kune kun la slovaka tenisisto Miloslav Mečíř nome de la tiama ŝtato Ĉeĥoslovakio gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.
Nun ŝi vivas en Montekarlo, Monako.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- oficiala retejo
- profilo de Helena Suková en la retejo de la Virina Tenisa Asocio (angle)
- statistiko pri Helena Suková en la retejo de la Federacia Pokalo (angle)

