Helene Weigel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helene Weigel
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1900 (1900-05-12)
en Vieno
Morto 6-an de majo 1971 (1971-05-06) (70-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Doroteurba tombejo
Lingvoj germana
Ŝtataneco AŭstrioGermana Demokratia Respubliko
Familio
Patro Siegfried Weigl
Patrino Leopoldine Weigl
Edz(in)o Bertolt Brecht
Infanoj Stefan Brecht • Barbara Brecht-Schall
Okupo
Okupo politikisto • teatra aktoro • filmaktoro • teatrestro
vdr

Helene WEIGEL [helene vajgl] (* la 12an de majo 1900 en Vieno, Aŭstrio † la 6an de majo 1971 en Orienta Berlino, Germanio) estis aktorino kaj intendantino.

Ŝi pasigis sian junaĝon en Vieno. Sian unuan rolon ŝi prezentis en 1919 en Frankfurto ĉe Majno: la Marie en la dramo Woyzeck de Georg Büchner. En la jaro 1922 ŝi transloĝiĝis al Berlino, kie ŝi rapide famiĝis per diversaj karakteraj roloj. En 1929 ŝi edziniĝis al Bertolt Brecht, la paro havis du idojn.

Ekde 1933 ŝi kune kun sia familio forlasis Germanion, vivonte en Svislando, Danio, Svedio, Finnlando kaj Usono. Ŝia aktora kariero tiutempe stagnis, sed reveninte al (Orienta) Germanio en 1948, ŝi havis grandan sukceson en la teatraĵo Mutter Courage und ihre Kinder, kiun verkis ŝia edzo. Kune kun li ŝi fondis la teatran ensemblon Berliner Ensemble, kies intendantino ŝi fariĝis. La ensemblo havis eksterordinaran sukceson en Berlino, kaj pli kaj pli ankaŭ eksterlande.

Helene Weigel mortis en 1971 en Orienta Berlino.

Tombo en Dorotheenstadt-tombejo, Berlino.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]