Helgoland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Helgolando (germane: Helgoland, IFA [ˈhɛlgolant], signifas "sanktejo") estas malgranda insulo en la Norda Maro. En la sudo ĝi havas relative larĝan plaĝon kaj havenon, dum en la nordo kaj okcidento ĝin limigas kruta bordo. Oriente situas la tiel nomata Düne: ebena insuleto, kiu ĝis 1720, kiam ŝtorma tajdo atakis Helgolandon, estis ligita kun la ĉefinsulo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko Helgolando estis rifuĝejo de piratoj. Ĝis 1814 la insulo apartenis al Danio, poste la britoj ĝin okupis. En la jaro 1890 ĝi per kontrakto fariĝis germana, kaj imperiestro Vilhelmo la 2-a faris el ĝi bazon de la mararmeo. Post la Dua mondmilito britoj ekuzis Helgolandon por militaraj celoj, ordonante eĉ al la helgolandanoj forlasi la insulon. La britoj eksplodigis tie ĉ. 6800 tunojn da eksplodaĵo por neniigi la iaman germanan submarŝipan bazon. Malaperis eĉ parto de la insulo. En 1952 la insulanoj fine rajtis reveni.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La helgolandanoj vivas ĉefe de la turismo, sed ankaŭ de la fiŝkaptado. Pramŝipoj ligas Helgolandon kun la kontinento kaj kun aliaj insuloj.

Iom da statistiko[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]