Helgrizkapa akcipitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Helgrizkapa akcipitro
Helgrizkapa akcipitro
Helgrizkapa akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. poliocephalus
Accipiter poliocephalus
(Gray, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Helgrizkapa akcipitro, Accipiter poliocephalus, estas mezgranda taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Identigo[redakti | redakti fonton]

La supraj partoj estas grizaj, multe pli pale en kapo kaj kolo, kio estas tialo kaj por la komuna nomo kaj por la latina scienca nomo; la flugiloj estas malhelaj kaj iom pintecaj; la subaj partoj estas ĉefe blankaj kaj la vosto mallonga; la vaksaĵo kaj la fajnaj kruroj estas ruĝecoranĝaj tiuj kun longaj ungoj. La beko estas malhelbruna al nigreca pinto. La korpo estas 30–38 cm longa kun enverguro de 56–65 cm; ambaŭ seksoj estas similaj, sed inoj estas pli grandaj ol maskloj, nome 180-283 g ĉe maskloj kaj 225-380 g ĉe inoj. Temas pri mezgranda rabobirdo ne tiom fortika kiom aliaj samgenranoj.

La Helgrizkapa akcipitro ekzistas laŭ du morfoj diferencaj. La plej kutima estas de supraj partoj ardezgrizaj, kontraste kun la hela kapo kaj subaj partoj tutblankaj. La vosto estas iom malhela. La brusta kaj supraj flankoj estas nuance helgrizaj aŭ iom striecaj nigre. Ĉe la malhela morfo plenkreskulo estas preskaŭ ardeznigreca kun pli malhela strieco en vosto, kio videblas nur dumfluge.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

La Helgrizkapa akcipitro estas endemia de Novgvineo kaj en multaj apudaj insuloj. Ĝi estis registrita en la insulo Saibai (Kvinslando), teritorio de Aŭstralio en nordokcidento de la Toresa Markolo. Spite granda kaj disa distribuado tiu specio estas monotipa.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas en arbaroj, klarejoj, arbarbordoj, ĉeriveraj arbaraj areoj kaj duaranga kreskaĵaro, eĉ ĝardenoj se estas grandaj arboj. Ili vivas el marnivelo al 1500 m de altitudo.

Manĝo kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas malgrandajn reptiliojn (lacertojn, serpentojn) kaj insektojn kaj aliajn artropodojn. Ĉefa sistemo estas per simpla gvatado kaj falo sur la predo, sen spektaklaj persekutoj de birdoj nek ceremoniaj flugoj. Ili kaptas preskaŭ nur foje tiujn birdojn jam kaptitajn en retoj. La malgranda seksa dimorfismo kaj foresto de grandaj piedoj estas markaj karakteroj de predantoj kiuj ne ĉasas birdojn.

For de la reprodukta sezono, ĝi kutime vivas sola.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio nestas en altaj arboj en platformo el bastonetoj, ligneroj kaj folioj kutime en la ĉefa forko alte pli da 20 m supergrunde. Ŝajne la reprodukta sezono pluas al aŭgusto al decembro. Januare kaj foje februare kelkaj akcipitridoj ankoraŭ ne elflugis. Ili nestumas foje en urbaj ĝardenoj ĉe kolonio de sturnedoj (Aplonis metallica).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En la franca
  • BirdLife International. (2006). Species factsheet: Accipiter poliocephalus. Downloaded from http://www.birdlife.org on 9/12/2006
  • Coates, B.J. (1985), The Birds of Papua New Guinea, Vol. 1, Non-Passerines. Dove: Alderley, Queensland. ISBN 0-9590257-0-7
  • Morcombe, Michael. (2000). Field Guide to Australian Birds. Steve Parish Publishing: Queensland. ISBN 1-876282-10-X