Helico (matematiko)
El Vikipedio
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Helico (apartigilo). |
Helico (de la helena έλιξ = turniĝo, tordiĝo) principe estas geometria linio, kiu estigas, kiam punkto cirkle rotacias ĉirkaŭ akso kaj samtempe moviĝas laŭlonge de ĝi. Ambaŭ moviĝoj havas konstantan rapidon.
Matematike eblas diri, ke helico estas kurbo sur cilindro, kiu sekcas ĉiujn cirklojn, kiuj generas la cilindron, je egalaj anguloj.
Animita filmo de la Arkimeda ŝraŭbo
En pli vasta senco helico estas
- surfaco generata de la ortanto de la menciita punkto al la akso, aŭ
- objekto, kies surfaco similas al parto(j) de tia surfaco.
