Helikoptero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helikoptero

Helikoptero estas aviadilo, kiun movas unu aŭ pli horizontalaj rotoroj. La rotoroj efikas kiel turnantaj flugiloj - tial la helikoptero apartenas al la turnantflugilaviadiloj (kune kun la aŭtogiro), male al la kutimaj fiksflugilaviadiloj. La vorto Helikoptero venas el la grekaj vortoj heliko kaj pteron (flugilo).

Se la rotoro estas turnata fare de la motoro, la helikoptero mem turniĝas en alia direkto. Por malhelpi tion, necesas balancigi la turnomomanton. Tio okazas

  • per malgranda rotoro (heliko) ĉe la malantaŭa parto, kiu kontraŭpuŝas, aŭ
  • per duona horizontala rotoro, kiu turniĝas en alia direkto.

Helikoptoroj povas sekure alteriĝi, eĉ se la motoro ne funkcias: Tiam ili ŝanĝas al malaltiĝada flugo, dum kiu la kurento de la aero movas la rotorojn. Oni nomas tion aŭtorotado (vidu ankaŭ Aŭtogiro).

Helikopteroj ne povas flugi tiel rapide kiel normalaj aviadiloj: kutimas rapidecoj ĝis 200 aŭ 250 km/h, kelkaj batalaj helikopteroj atingas ĝis 330 km/h. Sed Helikoptero povas stari en la aero kaj eĉ flugi flanken kaj malantaŭen. Cetere Helikoptero povas eki kaj ateriĝi vertikale kaj tial ne bezonas flughavenon.

Ekzistas multaj eblecoj utiligi helikopterojn - kaj civilaj kaj militaj. Unu el la plej konataj uzoj estas la transporto de grave vunditoj. Krome oni uzas helikopterojn por normala transporto de personoj, por malhelpo de arbaraj fajroj ktp.

Jam dum la 16-a jarcento, Leonardo da Vinci verkis skizojn de helikoptero, sed nur dum la 20-a jarcento la teknika realigo de la ideo sukcesis. Pioniroj de la helikoptera tekniko estis Louis Béguet, Juan De La Cierval kaj Igor Sikorsky. La unuaj flugkapablaj, sed ne tre uzeblaj helikopteroj aperis dum 1924. La unua tute direktebla helikoptero estis la "Focke-Wulf Fw 61", kiun Hanna Reitsch prezentis dum 1936 en la Berlina Deutschlandhalle (Halo Germanio).

Mondaj rekordoj

Rekord-tipo Rekordo Helikoptera tipo Piloto(j) Dato Okazejo Noto
Rapideco 400.87 km/h Westland Lynx John Trevor Egginton 11-an de aŭgusto 1986 Anglio
Flugdistanco sen surgrundiĝo 3,561.55 km Hughes YOH-6A Robert G. Ferry (Usono) 6-an de aprilo 1966 Usono
Rapideco ĉirkaŭ la mondo 136.7 km/h Agusta A109S Grand Scott Kasprowicz (Usono) Aŭgusto 2008 De kaj al Novjorko
tra Eŭropo, Rusio, Alasko, Kanado
Surgrunda refueligo
Maksimuma flugalto 11,010 m Sikorsky CH-54 Tarhe James K. Church 4-an de nov. 1971 Usono
Maks. flugalto kun ŝarĝo de 40 tunoj 2,255 m Mil V-12 Vasilij Koloĉenko kaj a. 6-an de aŭg. 1969 Sovetunio


Gravaj produktaj firmaoj de helikopteroj

Vidu ankaŭ



Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda