Heliornitedoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Heliornitedoj
 Heliopais personatus

Heliopais personatus

Biologia klasado
Regno: Animaloj
Animalia
Filumo: Ĥorduloj
Chordata
Klaso: Birdoj
Aves
Ordo: Gruoformaj
Gruiformes
Familio: Heliornithidae
Gray, 1840
Genroj
  • Podiko (Podica)
  • Heliopajto (Heliopais)
  • Heliornito (Heliornis)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Heliornis fulica
Podica senegalensis
Heliopais personatus

La Heliornitedoj (Heliornithidae) estas birdofamilio en la ordo de la Gruoformaj (Gruiformes). Ĝi konsistas el tri genroj kun po unu specio.

Enhavo

[redakti] Nomo

La latina scienca nomo venas de la antikva greka ἥλιος = suno kaj ὄρνις = birdo. Do ĝi signifas: sunbirdoj.

[redakti] Aspekto

Heliornitedoj estas birdoj kun longa korpo, longa kolo kaj mallongaj fortaj kruroj. La plumaro estas anassimila, la flugiloj pintaj kaj la vosto relative longa.

[redakti] Habitato kaj vivmaniero

Heliornitedoj loĝas en marĉaj arbaroj, en lantaj riveroj, en arbaraj lagoj. Kvankam ili kapablas bone piediri, ili preferas naĝi. Kiam ili ekflugas, ili kiel fulikoj tretas la akvosurfacon. Ili vivas unuope kaj estas tre retiriĝemaj. Ofte oni rimarkas ilin nur pro ilia voĉo: basa murmurado aŭ bojado. Ilia nutraĵo estas ĉiuspecaj bestetoj kaj planteroj, kiujn ili serĉas naĝante kaj mergiĝante.

[redakti] Generado

La neston ili konstruas en arboj aŭ arbustoj ĝis tri metrojn super la akvo. Ĝi entenas tri ĝis sep blanketaj, ruĝbrune aŭ malhelbrune makulitajn ovojn.

[redakti] Disvastiĝo

Heliornitoj vivas de Meksiko ĝis Bolivio kaj Paragvajo, podikoj en tropikaj akvoj de Afriko, heliopajtoj en sudorienta Azio.

[redakti] Genroj kaj specioj

Heliornis fulica
Podica senegalensis


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj