Helios

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
bildigo de Helios fare de J.B.Zimmermann el la 17-a jarcento (kastelo Nymphenburg en Munkeno)
bildigo de Helios fare de J.B.Zimmermann el la 17-a jarcento (kastelo Nymphenburg en Munkeno)

Laŭ la greka mitologio Helios (greke Ήλιος, „suno“) estis la dio de la suno. Kune kun Selene, la diino de la luno, kaj Eos, la diino de la matena krepusko, li estis la ido de la dia paro Hyperion (patro) kaj Theia (patrino).

[redaktu] Idoj

Kune kun sia edzino Klymene Helios havis kvar infanojn: Aigle, Phaethusa, Lampetia (la 3 "Heliadoj") kaj Phaeton. Krome li estas la patro de Kirke kaj Pasiphae.

[redaktu] Signifo

La tasko de Helios estis konduki la armean ĉaron de la suno ĉiutage tra la ĉielo; Eos antaŭiris la ĉaron kaj Selene sekvis vespere. Laŭ sia potenco oni ofte estis juĝata samforta al la diopatro Zeŭso, kiu regis la fulmojn.

La Koloso de Rodiso estis statuo de Helios.

La dio poste dum la malfrua antikvo ankoraŭ ludis gravan rolon dum la provo de la romia imperiestro Juliano Apostato, por la Romia Imperio establi novan nekristanan ŝtatan kulton influitan de la novplatonismo.