Hella Haasse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hella Haasse
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1918 (1918-02-02)
en Ĝakarto
Morto 29-an de septembro 2011 (2011-09-29) (93-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malsano vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato de Amsterdamo vd
Familio
Patro W.H. van Eemlandt vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgo • poeto vd
Verkado
Verkoj Oeroeg vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hella Haasse en 1970

Hella Serafia Haasse (* 2-an de februaro 1918 en Ĝakarto (tiam Batavia), Indonezio (tiam Nederlanda Hindio); † 29-an de septembro 2011 en Amsterdamo, Nederlando[1]) estis nederlanda verkistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hella Haasse elkreskis en la nederlanda kolonio Nederlanda Hindio, pliposte en Amsterdamo.

Multe da ŝiaj verkoj pentras la vivon en Indonezio.

Krom tio ŝi publikigis historiajn romanojn. En Huurders en onderhuurders (Luantoj kaj subluantoj, 1971) ŝi denove ironiigis la historian romanon. Ripetiĝanta motivo estas la homo serĉante sin mem.

Haasse ricevis multnombrajn literaturpremiojn, inter kiuj la P.C. Hooft-premio (1983) kaj la Prijs der Nederlandse Letteren (Premio de la nederlanda literaturo) (2004). En 1988 ŝi fariĝis honordoktorino de la Universitato Utrecht.

Hella Haasse apartenas al la plejlegataj nederlandaj aŭtoroj.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Oeroeg [Urug] (1948)
  • Het woud der verwachting - La arbaro de la espero (1949)
  • De verborgen bron - La kaŝita fonto (1950)
  • De scharlaken stad - La skarlata urbo (1952)
  • De ingewijden - La inicitoj (1957)
  • Cider voor arme mensen - Cidro por povruloj (1960)
  • Een nieuwer testament - Pli nova testamento (1966)
  • De tuinen van Bomarzo - La ĝardenoj de Bomarzo (1968)
  • Huurders en onderhuurders - Luantoj kaj subluantoj (1971)
  • De Meester van de Neerdaling - La mastro de la descendo (1973)
  • Een gevaarlijke verhouding of Daal-en-Bergse brieven - Danĝera rilato aŭ Daal-en-Bergaj leteroj (1976)
  • Mevrouw Bentinck - S-ino Bentinck (1978, 1982 kaj 1990)
  • Charlotte Sophie Bentinck (1978 kaj 1996)
  • De wegen der verbeelding - La vojoj de la imago (1983)
  • Een vreemdelinge in Den Haag - Fremdulino en Hago. (1984) Leteroj de reĝino Sophie de Nederlando al Damo Malet, 1842–1877, 1989)
  • Berichten van het Blauwe Huis - Mesaĝoj el la Blua Domo (1986)
  • Schaduwbeeld of Het geheim van Appeltern (1989) - Silueto aŭ la sekreto de Appeltern
  • Heren van de thee - La sinjoroj de la teo (1992)
  • Een handvol achtergrond, 'Parang Sawat' - Manpleno da fono, 'Parang Sawat' (1993)
  • Transit Transito (1994)
  • Sleuteloog - Ŝlosilokulo (2002), gajnis la NS-Publikpremion 2003

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ŝia romano Oeroeg (Urug) aperis en 2012 en du malsamaj tradukoj: unu de Gerrit Berveling, alia de Piet Buijnsters.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hella Haasse mortis[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]