Helmut Brandt (muzikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helmut Brandt
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1931 (1931-01-07)
en Berlino
Morto 26-an de julio 2001 (2001-07-26) (70-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • saksofonisto
vdr

Helmut Brandt (* 7-an de januaro 1931[1] en Berlino; † 26-an de julio 2001 en Stutgarto) estis germana ĵazmuzikisto (bariton- kaj tenorsaksofonisto, komponisto kaj aranĝisto). Li estis pioniro de la ĵazo en Germanujo post la Dua Mondmilito kaj unu el la ĉefaj muzikistoj de germana malpasia ĵazo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Brandt komencis ludi violonon kaj mandolinon en la aĝo de dek jaroj. Junaĝe li ankaŭl lernis ludi gitaron, klarneton kaj tenorsaksofonon. Dum sia studo ĉe la berlina Klindworth-Konservatorio li muzikis kun duonprofesia bando en la mita ĵazklubejo "Die Badewanne". Kun sia sesopo li regule gajnis dum la sekvaj jaroj la ĵazkonkursojn okazantajn en "Friedrichstadtpalast". Ekde 1954 li koncentris sin sur la baritonsaksofono. En 1955 li fondis la kvinopon Helmut Brandt Combo, kiu akiris la favoron de la publiko kaj komence – ekz. dum la Deutsches Jazzfestival – surprizis la spektantaron „per sia kaprica sono“[2]. En 1957 li prezentis je la SDR-elsendo "Treffpunkt Jazz" la pecon „Konzert für Jazz Combo“. En lia bandeto komence muzikis Conny Jackel (tp, ĝis 1959), Günter Maier (p), Erich Gerosch (b) kaj Hans-Dieter Taubert (d); iom longan tempon li ankaŭ kunlaboris kun pianisto Günter Noris. En 1959 Brandt fariĝis multjara membro de la de RIAS- Dancorkestro estrate de Werner Müller kaj pro sia verkado kiel aranĝisto de la orkestro nur foje prezentis en la ĵazmondeto: En 1967 li apartenis, same kiel Stefan von Dobrzynski, al la bando Berlin Dream Band, direktata de Don Ellis, kiu gajnis je la berlina ĵazfestivalo grandan sukceson. En 1970 okazis prezentado de la Berlin All Stars je la sama festivalo. Ekde 1974 li denove muzikis regule en la berlinaj ĵazklubejoj kaj je vojaĝoj per la bando Mainstream Orchestra fondita de li, sepopo sen klavarinstrumento.

En okcidentaj Germanujo kaj Berlino Brandt validis en la 1950-aj jaroj krom Albert kaj Emil Mangelsdorff kiel plej fama germana ĵazmuzikisto. Kiam li en 1997 forlasis la bandegon de radiostacio RIAS pro aĝokaŭzoj, oni produktis omaĝe al li la lumdiskon "RIAS Big Band Berlin Presents Helmut Brandt". En 2000 Helmut Brandt ricevis la ordenon "Bundesverdienstkreuz".

La komponaĵoj de Brandt parte subigas la ĵazĵargonon. Jen menciendas lia "Koncerto por ĵazbandeto" kaj aparte lia "Simfonia poemo por bandego kaj simfoniorkestro", unuafoje prezentita en 1998 kaj distingita de la fakrevuaro.

Konsultlibraj notoj[redakti | redakti fonton]

  • Carlo Bohländer Reclams Jazzführer Stutgarto 1990
  • Ian Carr u.a. Jazz Rough Guide Stutgarto 1999
  • Martin Kunzler: Jazzlexikon. Band 1. Rowohlt, Reinbek 2002 (2-a eldono); ISBN 3-499-16512-0

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reclams Jazzführer indikas la 1-an de januaro 1931 kiel diferenca naskiĝdato
  2. zit. n. Wolfgang Dohl Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. Lia komponaĵo „Sum“ tie prezentita estis laŭ Kunzler la plej diskutita kontribuaĵo al la festivalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]