Helmut Lachenmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Helmut Lachenmann ( * 27-an de novembro 1935 en Stutgarto) estas germana komponisto kaj kompozicio-instruisto.

Studado kaj lernado[redakti | redakti fonton]

Helmut Lachenmann devenis de muzikŝatanta pastrofamilio. Li studis ekde 1955 ĝis 1958 ĉe la Muzikaltlernejo Stuttgart kompozicion, muzikteorion kaj kontrapunkton ĉe Johann Nepomuk David kaj pianon ĉe Jürgen Uhde. Post finado de la kompozicistudado li konatiĝis en 1957 dum la Feriaj Kursoj pri Nova Muziko en Darmstadt la italan komponiston Luigi Nono kaj fariĝis inter 1958 kaj 1960 ties ununura lernanto; pro tio li transloĝiĝis al Venecio.

En 1960 Lachenmann revenis al Germanio, por komence en Munkeno agi kiel liberkrea komponisto kaj pianisto. Ekde 1966 ĝis 1976 li instruis ĉe la muzikaltlernejo en Stutgarto muzikteorion, ekde 1970 li fariĝis prelegisto por muziko ĉe Hochschule für Gestaltung Ulm; ambaŭ instrukomisiojn Lachenmann interrompis en 1972/1973 pro voko kiel estro de kompozicikurso al la Muzikakademio de la Urbo Bazelo. Ekde 1976 ĝis 1981 li tranprenis kompoziciklason ĉe la Ŝtata Altlernejo por Muziko kaj Teatro je Hanovro, antaŭ ol li ĝis sia emeriteco en la jaro 2002 plenumis la saman taskon ĉe la Ŝtata Altlernejo por Muziko kaj Prezenta Arto en Stutgarto. Al liaj lernantoj apartenas i.a. Mark Andre, Alvaro Carlevaro, Clemens Gadenstätter, Harald Muenz, Manuel Hidalgo, Juliane Klein, Wolfram G. Schurig, Juan María Solare, Shigeru Kan-no kaj Stefan Streich.

Artista kariero kaj stilkarakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Esencajn impulsojn por sia seriisma komponmetodo Lachenmann ricevis de Karlheinz Stockhausen dum la t.n. „Kolonjaj kursoj“ kaj de Luigi Nono, kiu atentigis lin pri la problemoj de la socia funkcio de muziko. Male al Nono Lachenmann komprenas sian muzikon jene: „Anstataŭ la rigida punkteca sono en mia muziko alpaŝu diversspecaj sontipoj: Ek- kaj elsvingoprocezoj, impulsoj, statikaj koloroj, fluktuoj, teksturoj, strukturoj.“ (Lachenmann, Die gefährdete Kommunikation, 1973)

La verkaro de Lachenmann unuflanke estas konfrontado kun seriaj teknikoj kaj hazardmanipuladoj, aliaflanke reflektado de la memkompreno kiel liberkrea komponisto. Tion montras la traktado de musica impura, bruo kiel integra parto de sono, ekz. kiam Lachenmann en Guero (1970) uzas la pianon „celfremde“ kiel frap- kaj plukinstrumento. Li volas liberigi la „servutaŭskultan“ aŭskultanton de liaj aŭskultkutimoj kaj evolui novan kompon- kaj aŭskultkomprenon. Tio okazas ĉe Lachenmann laŭ maniero de John Cage kaj la franca konkreta muziko de la fruaj 1950-aj jaroj. Lachenmann celas la plilarĝigon de la muziknocio, ties disigon de kompreno fiksita ĉe tonaleco kaj tonaltoj, je kiu ĉiu akustika evento estas formebla en muzikon.

Lachenmann konsekvence evoluis Musique concrète instrumentale, kiu per novaj ludteknikoj por tradiciaj orkestroinstrumentoj generas sonecon, kiu pli ofte proksimas al bruo ol al simfonia tradicio. En konfrontado de la „filharmonia aparato“ kun sonoj, kiuj malkaŝas siajn akustikajn fariĝojn, la percepto de ludantoj kaj aŭskultantoj devas esti kondukata sur la strukturon de konkretaj sonoj. Ne la travivado de belsoneco estas celo de la komponado, sed la sperto de aranĝo kaj ŝanĝo de nekutimaj, ĉar eksterordinaraj soneventoj.

La ĝis nun plej sukcesa etapo de la kreado de Lachenmann konsistis en la unua prezentado de la scenejoverko Das Mädchen mit den Schwefelhölzern (1997) ĉe Hamburga Ŝtatopero, kiu ankaŭ estis prezentata en Parizo, Stutgarto kaj Tokio (novversio 2003). Kadre de sia 70-a naskiĝtago tutmonde okazis koncertoj kun sia muziko. Malgraŭ multaj honorigoj por lia verko ekestis polemikaj disputoj kun unuopaj komponistoj (Henze/von Bose).

Lachenmann influis tutan generacion de komponistoj per sia estetiko (nocio pri beleco kaj vero). Siajn sonŝanĝojn kaj novajn ludteknikojn li ŝatas nomi kiel „turisme jam malfermitaj“. En verkoj post sia Allegro sostenuto Lachenmann pli forte reenigas tradiciajn tonalto-konstelaciojn, sur kiuj li nun aplikas la spertojn faritajn antaŭe en la Musique concrète instrumentale. Ĉi tiu sekvigis neeviteblan disputon, ĉu Lachenmann rezignis sian pli fruan pozicion favore al „retro al“.

Dekoracioj[redakti | redakti fonton]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Fünf Variationen über ein Thema von Franz Schubert [Walzer cis-moll, D643] für Klavier (1956) 7 min.
  • Rondo für zwei Klaviere (1957)
  • Souvenir. Musik für 41 Instrumente (1959) 15 min.
  • Due Giri. Zwei Studien für Orchester (1960) unaufgeführt, unveröffentlicht
  • Tripelsextett für je sechs Holzbläser, Blechbläser und Streichinstrumente (1960-61) unaufgeführt, unveröffentlicht
  • Fünf Strophen für neun Instrumente (1961)
  • Echo Andante für Klavier (1961-62) 12 min.
  • Angelion für 16 Instrumente (1962–63) unaufgeführt, unveröffentlicht
  • Wiegenmusik für Klavier (1963) 4 min.
  • Introversion I für 18 Instrumente (1963) aleatorische und ausgeschriebene Fassung
  • Introversion II für 8 Instrumente (1964)
  • Scenario für Tonband (1965) 12,5 min, unveröffentlicht.
  • Streichtrio I für Violine, Viola und Violoncello (1965) 12 min.
  • Trio fluido für Klarinette, Viola und Schlagzeug (1966) 19 min.
  • Intérieur I für einen Schlagzeugsolisten (1965-66) 16 min.
  • Consolation I für 12 Stimmen und 4 Schlagzeuger (1967) 9 min.
  • Consolation II für 16 Vokalstimmen (gemischten Chor) (1968) 6 min.
  • temA für Flöte, Stimme (Mezzosopran) und Violoncello (1968) 16 min.
  • Notturno für kleines Orchester mit Violoncello-Solo (Musik für Julia) (1966-68) 19 min.
  • Air. Musik für großes Orchester mit Schlagzeug-Solo (1968-69/94) 20 min.
  • Pression für einen Cellisten (1969-70) 9 min.
  • Dal niente (Intérieur III) für einen Solo-Klarinettisten (1970) 17 min.
  • Guero. Studie für Klavier (1970/88) 5 min.
  • Kontrakadenz für großes Orchester (1970-71) 18 min.
  • Montage von Dal niente, Guero und Pression für Klarinette, Klavier und Violoncello (1971) unveröffentlicht
  • Gran Torso. Musik für Streichquartett (1971-72/78/88) 23 min.
  • Klangschatten - mein Saitenspiel für 48 Streicher und 3 Konzertflügel (1972) 28 min.
  • Fassade für großes Orchester (1973) 22 min.
  • Zwei Studien für Violine allein (1974) zurückgezogen
  • Schwankungen am Rand. Musik für Blech und Saiten (1974-75) 30 min.
  • Accanto. Musik für einen Soloklarinettisten mit Orchester (1975-76) 26 min.
  • Salut für Caudwell. Musik für zwei Gitarristen (1977) 26 min.
  • Les Consolations für Chor und Orchester (1967/78) 38 min.
  • Tanzsuite mit Deutschlandlied. Musik für Orchester mit Streichquartett (1979-80) 36 min.
  • Ein Kinderspiel. Sieben kleine Stücke für Klavier (1980) 15 min.
  • Harmonica. Musik für Orchester mit Solo-Tuba (1981-83) 31 min.
  • Mouvement (– vor der Erstarrung) für Ensemble (1982-84) 22 min.
  • Ausklang. Musik für Klavier und Orchester (1984-85) 52 min.
  • Dritte Stimme zu J. S. Bachs zweistimmiger Invention d-Moll BWV 775 für variable Besetzung (1985) 2 min.
  • Toccatina. Studie für Violine allein (1986) 5 min.
  • Staub. Für Orchester (1985-87) 20 min.
  • Allegro sostenuto. Musik für Klarinette/Baßklarinette, Violoncello und Klavier (1986-88) 33 min.
  • 2. Streichquartett „Reigen seliger Geister“ (1989) 28 min.
  • Tableau für Orchester (1988-89) 10 min.
  • ...zwei Gefühle...“, Musik mit Leonardo für Sprecher und Ensemble (1991-92) 23 min.
  • Das Mädchen mit den Schwefelhölzern. Musik mit Bildern (Musiktheater; 1988–96) 120 min.
  • Serynade für Klavier (1997-98) 30 min.
  • Nun für Flöte, Posaune und Orchester mit Männerstimmen (1997-99/2002) 40 min.
  • Sakura. Variationen über ein japanisches Volkslied für Saxophon, Schlagzeug und Klavier (2000) 4 min.
  • 3. Streichquartett „Grido“ (2001/02) 25 min.
  • Schreiben für Orchester (2003-04) 28 min.
  • Double (Grido II) für Streichorchester (2004; Bearbeitung seines 3. Streichquartetts) 23 min.
  • Concertini für Ensemble (2005) 42 min.
  • Got Lost... Musik für Stimme und Klavier (2007-08), Text: Friedrich Nietzsche und Fernando Pessoa, 26 min.
  • Berliner Kirschblüten. Ein Arrangement mit drei Variationen über ein japanisches Volkslied für Altsaxophon, Klavier und Schlagzeug (2008) - eine Fortführung der Sukura-Variationen über das japanische Volkslied "Sakura", ein Nebenwerk.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Musik als existentielle Erfahrung – Schriften [1959] 1966–1995 (Hrsg. Josef Häusler), Breitkopf & Härtel/Insel, Wiesbaden 1996, 2. Auflage 2004, ISBN 3-7651-0247-4.
  • Struktur und Musikantik, nova giulianiad 6/85, Seite 92 ff.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jörn Peter Hiekel und Siegfried Mauser (Hrsg.): Nachgedachte Musik. Studien zum Werk von Helmut Lachenmann. Pfau-Verlag, Saarbrücken 2005, ISBN 3-89727-298-9.
  • Frank Hilberg: Die erste Oper des 21. Jahrhunderts? Helmut Lachenmanns "Das Mädchen mit den Schwefelhölzern", in: Neue Zeitschrift für Musik, 1997, Heft 4, S. 14-23.
  • Heinz-Klaus Metzger und Rainer Riehn (Hrsg.): Helmut Lachenmann. = Musik-Konzepte, Bd. 61/62. edition text & kritik, München 1988, ISBN 3-88377-294-1.
  • Rainer Nonnenmann: Angebot durch Verweigerung: Die Ästhetik instrumentalkonkreten Klangkomponierens in Helmut Lachenmanns frühen Orchesterwerken. = Kölner Schriften zur Neuen Musik, Bd. 8, Schott, Mainz 2000, ISBN 3-7957-1897-X.
  • Frank Sielecki: Das Politische in den Kompositionen von Helmut Lachenmann und Nicolaus A. Huber. Pfau-Verlag, Saarbrücken 2000, ISBN 3-89727-033-1.
  • Yuval Shaked: Helmut Lachenmanns 'Salut für Caudwell' – Eine Analyse, nova giulianiad 6/1985, S. 97 ff.
  • Tobias Werner: Möglichkeiten und Schwierigkeiten des Hörens von Helmut Lachenmanns Komposition „Das Mädchen mit den Schwefelhölzern“, Magisterarbeit, Hochschule für Musik Weimar, 2005.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • "... zwei Gefühle ...": Der Komponist Helmut Lachenmann, Reĝio: Uli Aumüller, Deutschland 1996
  • "...Wo ich noch nie war": Der Komponist Helmut Lachenmann, Reĝio: Bettina Ehrhardt, Deutschland, 2006

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]