Helmut Rössler

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Helmut Rössler, 2010

Helmut RÖSSLER (naskiĝis la 23-an de marto 1925) estas germana esperantisto, kiu konatiĝis en la Esperanto-movado kiel tradukinto de poemoj kaj kantoj.

Kune kun Wilhelm Herrmann li tradukis la Germanan Antologion aperintan en 1985. Kelkaj el liaj kanto-tradukoj aperis en ADORU.

Laŭ profesio li estis gimnazia instruisto (stud-direktoro) pri matematiko. En sia lernejo li de tempo al tempo instruis ankaŭ Esperanton, i.a. al Reinhard Bütikofer, MEP kaj eksa kunprezidanto de Bündnis 90/Die Grünen.

Ekde la 1960-aj jaroj li seninterrompe estas delegito de UEA en Speyer.

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj