Kriptofito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Helofito)
Radika sistemo de helofito ( Phragmites australis ).

Kriptofito (vorte: 'kaŝplanto') estas termino por indiki tiujn plantojn, kies rekreskaj burĝonoj restas sub la tero aŭ sub la akvo. Tiele la planto estas protektata dum la malfavoraj sezonoj kun granda malvarmo aŭ trosekeco. Alia nomo estas geofito.

Tiuj burĝonoj situas aŭ sub la surfaco de la grundo kiel rizomo, bulbo, bulbotubero k.t.p., aŭ kiel subakvigitaj rekreskaj burĝonoj. Kriptofitoj estas sudividitaj en 3 grupojn:

Geofitoj aŭ terplantoj
restas en seka grundo, ekzemple krokuso, tulipo. Eblas fari pliajn subdividojn en rizomajn, tigotuberajn, radikotuberajn, bulbajn kaj radikajn geofitojn.
Helofitoj aŭ marĉplantoj
restas en marĉa grundo, ekzemple tifao, fragmito.
Hidrofitoj aŭ akvoplantoj
restas subakvaj, ekzemple nimfeacoj, kanada elodeo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]