Helplinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Helplinioj estas rektliniaj desegnohelpiloj.

Helplinioj en muzika notacio

En la figura geometrio ili utilas kiel orientiĝo ĉe konstruadojperspektivaj desegnadoj. Dum kiam ĉi tiuj linioj ne estas partoj de la efektiva desegnaĵo, helplinioj kontribuas al povo konstrui figuron.

En la muzika notacio ili helpas marki tonojn, kiuj situas ekster la kvin linioj de la notliniaro. Oni do uzas ilin por aparte altaj aŭ malaltaj pasaĝoj.

En la pianostudaĵoj de Frédéric Chopin, kiuj movas virtuozajn pianistojn tra ĉiuj registroj, troviĝas multaj ekzemploj pri ekcesa uzado de helplinioj, ekzemple ĉe la fino de la t.n. Revolucietudo.

Por eviti helpliniojn, oni povas ŝanĝi en notliniaro la klefon aŭ aldoni instrukcion por oktavigi.