Helpo-Diskuto:Oftaj demandoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ĝustas, ke la paĝo "oftaj demandoj" ne estas plu aktuala, koncerne x-sistemo kaj unikodo?

Estas skribata, ke nur la x-sistemo estus uzata, sed fakte la Vikipedio-paĝoj uzas ĉiuj UTF-8 (ĉu eble ŝanĝo antaŭ kelka tempo?).

La respondo tie efektive diras, ke oni povas redakti Unikode. La datumoj tamen konserviĝas X-e. Ĉe montrado de paĝoj la iksoj konvertiĝas al veraj ĉapeloj (se la leganto ne elektis legi X-e). Mi nun ĉiuokaze iom reredaktis la tekston. Plibonigu, se vi volas. Bertilow 14:14, 19. Apr 2003 (UTC)

Forigita el la paĝo:

Ligocela teksto en UEA-Viki[redakti fonton]

D: Kial oni ne atingas ligocelan tekston che ekz. la sekcio "titolo" en la vikieca interretpagho https://www.tejo.org/uea/Testejo ? Se oni redaktoskribas ==titolo==, aperas fakte ==titolo== sen ligocela teksto en la preta interretpagho. Se oni redaktoskribas == titolo == (do kun interspacoj), aperas fakte titolo en la preta interretpagho, ankau sen ligocela teksto.

R: ?

Tio estas demando pri la vikio de UEA. UEA respondu. -- :) 02:35, 13. Jan 2004 (UTC)

Forigita el la paĝo (ĉar nur historiaĵo):

D: En la paĝo Kiel redakti paĝon por spertuloj, se temas pri Specialsignoj kaj kromsignoj ...ktp. ni trovas la ligilon (al la angla?) Wiki special character kiu ne funkcias ! Ĉu iu povus ripari tion ??? Vitred

R: Do, mi riparis la ligilon (ne ensalutita - fi!), sed ĝi nun funkcias. Unukorno 20:16, 5. Maj 2003 (UTC)


Pri serĉo de artikoloj estas grava problemo: ĉar oni volas respekti la naciajn formojn de ne tro konataj propraj nomoj, kaj ĉar oni metas la familinomojn majuskle estas problemo kiam estas nomoj kun akcentoj, kiel ekzemple PRÉVERT, se oni ne metas la ackenton (kaj en neniu klavaro troviĝas la majuskla É, oni devas serĉi ĝin inter la "specialaj karaktoj", sama problemo kun la hungaraj nomoj ktp) la serĉilo diras, ke ĝi ne trovis! Ĉu ne eblus, ke kial en Google la serĉmaŝino akceptu la priserĉitajn vortoj sendistinge de la eventualaj akcentoj ?

Reformo de Oftaj demandoj[redakti fonton]

Laŭ mi, la listo estas iom senorda kaj ne bone trapensita kaj prezentata. Ĝi cetere ne temu pri la redaktado, sed pri Vikimedio mem ("ĉu ĝi estas fidinda", "ĉu ĝi apartenas al Microsoft" ktp). Mi provos reformi ĝin dum la venontaj tagoj.--Ziko 19:15, 8. Apr 2008 (UTC)

Mi faris malneton: Oftaj demandoj.--Ziko 13:07, 11. Apr 2008 (UTC)