Helpo-Diskuto:Tabeloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miaopinie, "vikitabeloj" NE "estas maniero pli klara kaj pli legebla por desegni tabelojn anstataŭ uzi HTMLon" Mi ĉiam batalas kun tiu "vikitabela" formo por atingi aspekton kiun mi volas, kaj foje estas neeble atingi la deziratan aspekton. Ekzemple: En artikolo mi deziras: Tabelo, kun nur unu kvadrato kun teksto kaj bildo, kaj POST ĜI, EKSTERE AL LA TABELO mi deziras ke aperu, ekzemple "==Eksteraj ligoj==". Per HTML estus logike, simetrie, simple, facile, kompreneble:

 
<table> <tr> <td>
    enhavaĵo, teksto, bildo, ktp.
</td> </tr> </table>
==Eksteraj ligoj==
.... ktp. ...

Se vikipedio obeus tabelojn en HTML, tio devus montri la priskribitan deziratan aspekton.

Tamen, per la supozeble ekvivalenta "vikitabela sistemo", tio estas:

{|  |-  |
    enhavaĵo, teksto, bildo, ktp.
 |}
==Eksteraj ligoj==
.... ktp. ... ktp. ...

Sed tio ne funkcias kiel dezirate / atendate: Vikipedio kvazaŭ metas la parton "==Eksteraj ligoj== .... ktp. ..." ENE DE la tabelo.

Do, ĉu la simboloj |} ne fermas / finas la tabelon?

Kiel mi atingas ke la parto "==Eksteraj ligoj== .... ktp. ..." APERU MALSUPRE, EKSTER LA TABELO? Mi vere ne komprenas la nelogikan funkciadon de la tiaj "vikitabeloj"

Mi ŝatus klarigon helpan pri kiel fari por atingi la deziratan aspekton.

Dankon. Amikece: vikipediisto Luisgui (Luis Guillermo Restrepo Rivas)


Post multe da provoj mi respondis min mem, mi malkovris ion:

La uzo de HTML-aj indikiloj por tabelo

<table> <tr> <td> </table> </tr> </td>

povas aperi ie ajn en la linio kaj funkcias, tamen mi trovis ke la indikiloj por vikitabelo

{|  |-  |  |}

DEVAS APERI, UNUOPE, KOMENCE DE LINIO:

{|
|-
|
|}

por ke ili funkciu!. Tiu gravega klarigo mankis!. Mi aldonis ĝin en la klarigo pri sintakso (Uzu -> Uzu komence de linio). Mi lasas tiun-ĉi mesagon por helpi aliajn vikipediistojn kiuj frontas saman problemon.

vikipediisto Luisgui (Luis Guillermo Restrepo Rivas)