Helpo:Libroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Libroj kun enhavo el Vikipedio presitaj de PediaPress.

Ĉi tiu paĝo klarigas, kiel krei libron el Vikipediaj artikoloj. Oni povas krei librojn en PDF-formo aŭ peti preson je la PediaPress retpaĝo.

Bildo 1 - la striero

Fazo 1 - Krei la libron de artikolaro[redakti | redakti fonton]

Oni povas trovi la librofaran menuon, nomatan "Kreu libron", je la maldekstra flanko de la retumilo. Ĝi enhavas du ligilojn: "krei libron" kaj "Libra helpo". (Vidu 2an bildon.)

Kiam oni klakas la ligilon " Aldoni ĉi tiun paĝon al via libro" , oni aldonas la malfermitan paĝon al la aro. Por aldoni pliajn paĝojn, oni devas iri al la sekva volata paĝo kaj klaki denove la ligilon " Aldoni ĉi tiun paĝon al via libro". Oni ankaŭ povas aldoni paĝojn en kategorio kun unu klako. Oni vidas la nombron de paĝoj en la libro je la menuo sur la maldekstra flanko, kiu aŭtomate ĝisdatiĝas.

Fazo 2 - La titolo de la libro[redakti | redakti fonton]

Bildo 2 - Kreu titolon

Kiam oni aldonis ĉiujn volatajn paĝojn, alklaku la ligilon "Montru libron" por revidi la libron. Eblas aldoni libro-titolon kaj ŝanĝi la ordon de la Viki-paĝoj de la libro.

Fazo 3 - Elŝuti aŭ mendi presitan kopion de libro[redakti | redakti fonton]

Bildo 3 - Klaku por elŝuti

Oni povas elŝuti la finitan libron aŭ peti binditan libron. Oni povas elŝuti la libron en PDF- kaj OpenDocument- formatoj (videbla per multaj programoj, kiel OpenOffice.org), kiam oni klakas la elŝut-ligilon (vidu 3an bildon.) Por peti la binditan libron, klaku la ligilon "Peti la libron de PediaPress".