Helsinko-86

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Helsinki-86, aŭ Grupo pri Defenso de Homaj Rajtoj (latve: Cilvēktiesību aizstāvības grupa) estis latva politika grupo fondita en julio 1986 en la latva havenurbo Liepaja (antaŭe konita kiel Libau en la germana). Ĝi estis kreita de tri laboristoj : Linards Grantins, Raimonds Bitenieks kaj Martins Bariss. Helsinko-86 estis la unua organizo en la baltaj ŝtatoj (Litovio, Latvio, Estonio), kiu videble montriĝis kontraŭkomunista. Ĝi fariĝis ekzemplo kaj emblemo por la postaj movadoj pri sendependiĝo en la tuta Sovetunio. Komence de 1988 jam estis preskaŭ 20 membroj en Helsinko-86. La plej elstaraj el ili, krom la fondintoj mem, estis Rolands Silaraups, Konstantins Pupurs, Jurus Vidins, Juris Ziemelis, Alfred Zarins, Heino Lams kaj Edmunds Cirvelis. Multaj el la plej aktivaj membroj estis elpelitaj okcidenten de Sovjetunio dum la jaro 1988.

La 14-an de junio 1987 la grupo organizis la unuan pacan, kontraŭkomunistan manifestacion per la meto de floroj ĉirkaŭ la Monumento de Libereco en Rigo, la latva ĉefurbo. Tiu okazaĵo signis la komencon de la movado por latva sendependiĝo.

La 23-an de aŭgusto 1987 la grupo organizis demonstracion kontraŭ la pakto Molotov-Ribbentrop, kiu parte kaŭzis la aneksadon de Latvio fare de Sovetunio en 1940, kaj la eksigon de la latva ĉefministro Kārlis Ulmanis. La 18-an de novembro 1987 estis celebrita la Latva Sendependiĝa Tago unuafoje ekde 1940.

La 25-an de marto 1988 la grupo admonis, ke la latva popolo kunveniĝu ĉe la Monumento de Libereco en Rigo por memorfesti la viktimojn de la sovjeta reĝimo.

Kiel politika partio, Helsinko-86 malsukcesis okaze de la latva parlamenta baloto de 1998. En 2003, nova naciista politika partio estis kreita surbaze de Helsinko-86, fare de ĝiaj membroj Aigars Prusis kaj Viktors Birze.