Helverda linio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ljublinsko-Dmitrovskaja linio

Ljublinsko-Dmitrovskaja (helverda) linio estas linio numero 10 de Moskva metroo. La oficiala nomo ruslingve estas Любли́нско-Дми́тровская. Ĝi estis malfermita en 1995.

Statistiko [redakti]

  • Longeco: 29 km
  • Kvanto da stacioj: 17
  • Tempo de veturo: 44 minutoj
  • Meznombra kvanto da pasaĝeroj dum unu diurno: 731 mil (en 2011)

Stacioj [redakti]

La linio enhavas 19 staciojn.

Stacioj de la linio de nordo al sudo:

Stacio Ruslingva nomo Oficiala latinlitera nomo Traduko de la nomo
Marjina Roŝĉa Марьина роща Maryina Roshcha laŭ la distrikto Marjina Roŝĉa (Arbaro de Maria)
Dostojevskaja Достоевская Dostoyevskaya de rusa verkisto Dostojevskij
Trubnaja Трубная Trubnaya laŭ la placo "Trubnaja" ("Tuba" - laŭ la tubo tra kiu fluas la rivero Neglinnaja)
Sretenskij bulvar Сретенский бульвар Sretensky bulvar Bulvardo "Sretenskij" (de la Prezentado de Jezuo)
Ĉkalovskaja Чкаловская Chkalovskaya de Valerij Ĉkalov
Rimskaja Римская Rimskaya de (urbo) Romo
Krestjanskaja Zastava Крестьянская Застава Krest'yanskaya Zastava Agrokulturista Bariero
Dubrovka Дубровка Dubrovka laŭ la distrikto Dubrovka
Koĵuĥovskaja Кожуховская Kozhukhovskaya laŭ дa distrikto Koĵuĥovo
Peĉatniki Печатники Pechatniki Presistoj
Volĵskaja Волжская Volzhskaya de (rivero) Volga
Lublino Люблино Lyublino laŭ la distrikto Ljublino
Bratislavskaja Братиславская Bratislavskaya de (urbo) Bratislava
Marjino Марьино Mar'ino de Maria (patrino de Ivano la Tria)
Borisovo Борисово
Ŝipilovskaja Шипиловская
Zjablikovo Зябликово