Hemero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hemera)
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologiaj rolulinoj. Por aliaj signifoj vidu la paĝon 9671 Hemero.

Laŭ la helena mitologio, Hemero (el la greka ἩμέραἩμερη, laŭ la ionia akcento, «tago») estis unu el la originaj gedioj, kaj ina personigo de la taglumo. Oni ankaŭ nomis ŝin Amero, laŭ la dora dialekto (Αμερα) aŭ Amaro, laŭ tiu lokrisa (Αμαρα)[1], kun la sama signifo. Ŝia romia ekvivalento estis la diino Dies.

Laŭ Heziodo, ŝi estis filino de la pradioj Erebo (mallumo) kaj Nikso (nokto)[2], kvankam ne ekzistas unuanimeco pri ŝia genealogio. Ekzemple, la poeto Baĥilido asertas ke ŝiaj gepatroj estis Nikso kaj Ĥrono (tempo)[3], krom Higeno mencias en la antaŭparolo de siaj Fabloj ke Hemero spruĉis el Ĥaoso, kaj ke ŝia antitezo, Nikso, estis ŝia fratino[4]. Laŭ tiu versio, antaŭ la naskiĝo de Hemero mallumo regis ĉion, sed kiam ŝi aperis lumo komencis ekzisti[1]. Postaj fakuloj, dum la romia epoko, konsideris ke personigo de tago nepre devas esti vira, kiel estis la ĉielo (Urano) kaj la Suno (Febo)[5], do oni nur mencias ŝin en malmultaj fabloj kaj rakontoj.

Hemero estis la ina ekvivalento de sia frato kaj partnero Etero (lumo), kvankam neniu el ili ĉefrolis nek en la mita rakontaro nek en la ĉiutaga kultado. Laŭ Higeno, ambaŭ pradioj iĝis la gepatroj de Talaso (origina diino de la maro), Geo (Tero) kaj Urano (Ĉielo)[4].

Kongrue kun la logiko de tiu ĉi personigo, Hemero subiras ĉiutage el la tartara profundo ĝuste kiam Nikso eniras en ĝin, kaj inverse. Do, ili neniam renkontiĝas en la subtera palaco troviĝanta proksime al monto Atlaso, kie ili loĝas[6]. Ĉiuvespere, la patrino de Hemero etendas sian malluman vualon inter la brila Etero kaj la malsupra parto de la atmosfero (Aero), portante tiel nokton al la homaro. Sed ĉiumatene Hemero dispelas la noktan nebulon, ebligante la lumon de Etero kovri denove la Teron. Oni devas klarigi ke, en la plej antikvaj teogonioj, nokto kaj tago estis konceptoj malsamaj kaj sendependaj de Suno.

La marsrenkonta asteroido 9671 Hemero ricevis sian nomon honore al tiu ĉi diino.

Hemero kaj Eoso[redakti | redakti fonton]

Paŭzanio verŝajne konfuzas ŝin kun Eoso (aŭroro) en sia rakonto de la forkapto de Kefalo, eble influita per la azuleĥoj de la Reĝa Portiko en Ateno, sur kiu tiu tiu mitero estis prezentita[7]. Li ankaŭ identigas la du diinojn en sia priskribo de skulptaĵoj kaj bildigoj en Amiklo[8] kaj Olimpio[9]. Fakte, por tiaj verkistoj, Hemero estis pli simpla substanco ol antropomorfa diino, krom esti tute nerimarkinda en la mita rakontaro. Ŝiajn atributojn kiel personigo de la tago prenis sur sin ĉu la menciita Eoso[10], pli difinita figuro, ĉu Hero, ĉiela reĝino.

Memnono salutas tagiĝon, laŭ gravuraĵo de Bernard Picart.

Pro tio, ekzemple, en kelkaj rakontoj Hemera aperas, anstataŭ Eoso, kiel patrino de Memnono, kies skulptaĵo en Etiopio salutadis ĉiumatene la alvenon de la taglumo kaj ploradis ĉiuvespere ĝian malaperon[11]. La mitologiisto Robert Graves verŝajne trovis konsenton pri ambaŭ figuroj, ĉar laŭ li Eoso vekiĝas ĉiumatene en sia palaco en Oriento kaj vojaĝadas per ŝia ĉaro ĝis Olimpo anoncante la alvenon de ŝia frato Helioso. Kiam li aperas, Eoso iĝas Hemero, kaj laŭ tiu formo akompanas la sunan ĉaron ĝis kiam, en Okcidento, ŝi prenas la rolon de Hesperio por sciigi ke Suno finis sian vojaĝon senprobleme kaj ebligas tiel la eniron de Nokto[12].

Pliaj rolulinoj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭe priskribita, troviĝas en la mita rakontaro pliaj rolulinoj nomiĝintaj Hemero:

  1. Hemero aŭ Himero estis fratino de Memnono, filo de Eoso, do eble el konfuzo kun ŝia patrino devenas la apero de tiu figuro. Memnono estis elstara etiopa heroo kiun Aĥilo mortigis dum la Troja milito. Troviĝas diversaj rakontoj pri la destino de liaj ostoj, kaj unu el ili asertas ke oni portis ilin al Pafoso (Kipro) kaj el tie al Rodiso. Hemero vojaĝis tien por certigi plenhonoran entombigon de ŝia frato kaj la tieaj fenicoj permesis ŝin preni la ostojn kondiĉe ke oni pardonu ilin sian riveladon kontraŭ Falanto kaj la forrabon de lia trezoro. Ŝi konsentis, kaj portis la urnon al Paliokiso (Fenicio), kie Memnono ripozas ekde tiam. Post tio, Hemero simple malaperis[13].
  2. Laŭ la vortaro de William Smith[14], Hemero estis ankaŭ nimfo kiu unuiĝis al Zeŭso. Laŭ kelkaj versioj, ŝi naskis al li la duon-dion Jasiono, kvankam de lia genealogio troviĝas diversaj versioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Skolioj pri Alkmano. Fragmento 5.
  2. Heziodo. Teogonio, 115.
  3. Baĥilido. Fragmento 7.
  4. 4,0 4,1 Higeno. Antaŭparolo.
  5. Cicero. De natura deorum, 3.17.
  6. Heziodo. Teogonio, 744.
  7. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.3.1.
  8. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.18.10-16.
  9. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.22.2.
  10. Filostrato. Bildoj, 1.7.
  11. Kalistrato. Priskriboj, 1 kaj 9.
  12. Robert Graves. The Greek Myths, 40.
  13. Dikto el Kreto, 6.10.
  14. William Smith. Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology. Bostono, 1849.