Hemiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hemiono
Equus hemionus kulan.JPG
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Neparhufuloj Perissodactyla
Familio: Ekvedoj Equidae
Genro: Ekvo Equus
Subgenro: Asinus
Specio: E. hemionus
Equus hemionus
Pallas, 1775
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Hemiono, sovaĝazenoazia azeno (Equus hemionus) el la ordo de neparhufuloj kaj familio de ekvedoj troveblas en centra kaj okcidenta Azio.

En Ĉinio estas du specioj: La tibeta sovaĝazeno (E. h. kiang) kaj la mongola sovaĝazeno (E. h. hemionus). La unua vivas en Tibeto, Ĉinghaj de Ĉinio kaj Hindio kaj la dua en Interna Mongolio, Ŝinĝjang, Ĉinghaj, Gansu, Ningŝja de Ĉinio kaj Mongolio.

La tibeta sovaĝazeno surhavas brunruĝajn harojn kaj la limlinio de ĝia hara koloro inter la dorso kaj ventro estas malalta; la mongola sovaĝazeno surhavas grizajn harojn kaj ĝia harkolora limlinio estas supre de la ventro. La sovaĝazeno estas pli granda ol la hejma azeno, kaj pezas ĉ. 260 kilogramojn. Ĝi havas longajn orelojn kaj malgrandajn hufojn. Sur ĝia frunto ne estas haroj. La sovaĝazenoj vivas sur altebenajoj, en dezertoj kun maldensaj arbedoj kaj montetaj regionoj. Ili kutime vivas solaj aŭ en malgrandaj aroj kaj kelkiam en gregoj el kelkdek ĝis cent.

Ili vivas migran vivon. Frumatene ili iras al akvofonto por trinki, tage ili tie serĉas nutrajojn aŭ ripozas, kaj vespere reiras al sia loĝejo. Ili manĝas diversajn herbojn kaj plantojn kreskantajn en dezertoj. Ĉiutage ili devas iri ĉ. 20-30 kilometrojn de la loĝejo al akvofonto por serĉi manĝaĵon. Ili iras en vico, kun virazeno fronte, azenino malantaŭe kaj idoj meze. La sovaĝazenoj estas lertaj en kurado kaj naĝado kaj ŝatas sin bani en rivereto. Ili kapablas kuri je 45 kilometroj hore. Kelkiam ili vivas kune kun tibetaj antilopoj kaj ovioj (Ovis ammon).

La sovaĝazenoj vivantaj en dezerto povas ne trinki akvon kelkajn tagojn. Ili havas akrajn okulojn, nazon kaj orelojn. En la pariĝa tempo ofte okazas intensa batalo inter virazenoj, kaj iuj el ili estas vunditaj je la kolo kaj dorso. Post pariĝo en aŭgusto kaj septembro la azeninoj naskas idojn en junio kaj julio de la sekvanta jaro. En la fino de aŭtuno, kiam la vetero pli kaj pli malvarmiĝas, ili komencas vivi en gregoj. Vintro por ili estas la plej malfacila periodo, ĉar iuj regionoj estas kovritaj de dika neĝotavolo kaj mankas al ili nutraĵoj, tial ili devas translokiĝi al la sudo.

Estas kvin subspecioj :

  • Equus hemionus hemionus (Pallas 1775) - Mongolio ;
  • Equus hemionus luteus (Matschie 1911) - Mongolio ;
  • Equus hemionus kulan (Groves & Mazak 1967) - Esperante kulano Turkmenistano kaj Kazaĥstano ;
  • Equus hemionus onager (Boddaert 1795) - Esperante onagro - Irano ;
  • Equus hemionus khur (Lesson 1827) nordokcidenta Hindio .

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]