Hemsbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hemsbach
Blazono
Hemsbach (Germanio)
Hemsbach (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Karlsruhe
Distrikto Distrikto Rhein-Neckar
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06201
Poŝtkodo 69494–69502
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6944
Aŭtomobila kodo HD
Oficiala Municipokodo 08226031
Politiko
Komunumestro Volker Pauli
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Schloßgasse 41
69502 Hemsbach
Demografio
Loĝantaro 11828 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 49° 35′ N, 8° 39′ O (mapo)49.5902777777788.6563888888889Koordinatoj: 49° 35′ N, 8° 39′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 107 m
Areo 12,86 km²
Oficiala retejo http://www.hemsbach.de
vdr

Hemsbach - prononco [HEMSbaĥ] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Neckar kaj en la distriktaro Karlsruhe de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 11 828 loĝantojn.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Hemsbach ekde la jaro 1972 havas partnerajn rilatojn al la loĝloko Bray-sur-Seine en la departemento Seine-et-Marne en Francio, ekde la jaro 1986 al Wareham okcidente de Bournemouth en Britio kaj ekde la jaro 1990 al Mücheln en la distrikto Saale de Saksio-Anhalto.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

la eksa sinagogo, maldekstre la mikveo

Muzeo[redakti | redakti fonton]

En la eksa sinagogo nun troviĝas muzeo pri la historio de la judoj en Hemsbach.[1]

Pliaj historiaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la urbocentro troveblas multaj historiaj domoj de lokaj vinfaristoj kaj metiistoj.

La historia urbodomo plejparte estas el la jaro 1698, la teretaĝa halo jam el la jaro 1618 - tiu halo alireblas de la strato tra tri arkadoj. La supra etaĝo, kun kvadratfunda turo ĉe la sudokcidenta angulo, renoviĝis post incendio de la jaro 1852.

La centra parto de la urba kastelo origine estis vilao, kiun la palatinata ĉasista konsilisto Blesen konstruigis en la jaro 1764. En 1839 la bankisto Karl Mayer von Rothschild aĉetis la konstruaĵon kaj ampleksigis ĝin al kastelo. En 1925 la administra komunumo Hemsbach aĉetis la tuton kaj de tiam uzas ĝin kiel urbodomo.

La kirko Sankt Laurentius en baroka stilo konstruiĝis meze de la 18-a jarcento kaj pliampleksiĝis en 1808.

En 1837 grafo Waldner-Freundstein aĉetis la bienon Schafhof kaj tie konstruigisturon nomatan "Vierritterturm" - "turo de kvar kavaliroj": la nomo fontas el tio, ke ĉe la kvar supraj anguloj de la turo videblas statuoj de senkapigitaj kavaliroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Jen galerio de urbaj impresoj[redakti | redakti fonton]