Hendrik Cornelis van Leeuwen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hendrick Cornelis Leeuwen)
Hendrik Cornelis van Leeuwen
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1884 (1884-05-18)
en Veenendaal
Morto
Lingvoj Esperantonederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto • lernejestro • loka politikisto
vdr

Hendrik Cornelis van LEEUWEN (leŭven) (18-a de majo 1884 en Veenendaal[1], mortdato nekonata) estis nederlanda esperantisto kaj lernejestro de kristana lernejo en Wijhe, Overiselo. Li servis kiel estrarano de la provinca komitato por la tiame reĝanta protestantisma politika partio Anti-Revolutionaire Partij (esperante Kontraŭrevolucia Partio).

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Van Leeuwen estis prezidento de Kristana Unuiĝo de Nederlandaj Esperantistoj, ĉefredaktisto de Kristana Gazeto, vicprezidento de Kristana Esperantista Ligo Internacia. Li tradukis en 1933 la faman junularlibron Jaĉjo Holm kaj liaj amikoj.

En 1938 en Hago Van Leeuwen alparolis landan kongreson pri Esperanto en lernejoj. Tie ankaŭ parolis Theo Thijssen, esperantista parlamentano de la Socialdemokrata Laborista Partio.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BS Geboorte met Hendrik Cornelis van Leeuwen (nederlande). Het Utrechts Archief. Alirita 2018-08-25.
  2. Sen aŭtoro (1938-10-24). “Esperanto-congres”, Het Vaderland (nl), p. 2.