Hendrik de Roover

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hendrik de Roover
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1915 (1915-07-05)
en Nederlando
Morto 12-an de marto 2000 (2000-03-12) (84-jaraĝa)
en Belgio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Hendrik (Rik) de Roover (naskiĝis la 5-an de julio 1915 en Ede, mortis la 12-an de marto 2000 en Antverpeno) estis belga esperantisto, kiu servis kiel sekretario de Belga Esperanto-Federacio (1965–67) kaj estis longdaŭra estrarano de la Antverpena klubo La Verda Stelo kaj honora membro ekde 1994. Esperantisto ekde 1958, iama delegito pri instruado kaj naturismo.

Li gvidis kursojn kaj en 1965–66 kolektis 1700 subskribojn por la peticio al UN. Li ankaŭ estis malavara donacanto al Flandra Esperanto-Ligo.

Li verkis romaneton por geknaboj, La aventuroj de ŝpar- kaj alia porketoj (1982) kaj rakontaron La Ruĝa Hirundo (1995). En 1981 li gajnis la 3-an premion en la belartaj Konkursoj, sekcio porinfana literaturo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]