Walterswil SO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hennebühl)
- La mallongigo SO en Walterswil SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Walterswil..

Walterswil
Blazono de Walterswil
Blazono de Walterswil
Blazono de Walterswil
Walterswil, vidita de sudo
Walterswil, vidita de sudo
Walterswil, vidita de sudo
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Olten
Geografia situo CH1903: 639496 / 241856 (mapo)47.3263888888897.9611111111111Koordinatoj: 47° 20′ N, 7° 58′ O; CH1903: 639496 / 241856 (mapo)
Nombro de loĝantoj 725
Areo 4,53 km²
Alteco 465 m super marnivelo
Poŝtkodo 5746
Komunumkodo 2585
Mapo de Walterswil
Mapo de Walterswil
Mapo de Walterswil
vdr

Walterswil estas komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 725 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Walterswil situas ĉe la suda flanko de la ĵurasa montoĉeno Engelberg, ĉe la norda rando de la Svisa Mezlando. En nordo la komunuma teritorio etendiĝas ĝis alteco de 610 m s.m. sur la arbara deklivo de Engelberg. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Walterswil mem la setlejoj Rothacker kaj Hennebühl.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Walterswil limas en nordokcidento al Dulliken, en nordoriento al Däniken, en oriento al Gretzenbach, en sudo al Safenwil (AG), kaj en okcidento al Oftringen (AG).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Walterswil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas flanka vojo de Oftringen al Däniken kaj alia mallarĝa vojo de Safenwil tra la monto Engelberg al Dulliken. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 4 kilometrojn oriente inter Arburgo kaj Rothrist. Rekte sude de la komunuma limo sur la teritorio de la komunumo Safenwil situas la stacidomo Walterswil-Striegel ĉe la trajnlinio de Zofingo al Suhr, per kiu Walterswil estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Walterswil datiĝas el la jaro 1257 kiel Walderswile. La nomo de la loko signifas bieno de Walthari. Ek de mezepoko Walterswil apartenis al la Senjorujo gösgen. En la jaro 1458 Thomas de Falkenstein devis vendi la senjorecon al Soloturno. Walterswil tiam estis atribuita al la voktejo Gösgen, kaj en la jaro 1623 ĝi estis aligita al la tiam fondita ĉefejo Olten. Post la disfalo de la malnova reĝimo en la jaro 1798 dum la tempo de la Helveta Revolucio Walterswil apartenis al la helveta distrikto Soluturno. Ek de 1803 ĝi apartenas al la distrikto Olten.[1]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La alineo pri historio baziĝas sur traduko de la koncerna teksto en la germanlingva vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]