Hennig Brand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hennig Brand
(1630-1710)
Alĥemisto serĉe de la filozofa ŝtono (1771), ilustraĵo de Joseph Wright, pentrante Hennig Brand malkovrante fosforon
Alĥemisto serĉe de la filozofa ŝtono (1771), ilustraĵo de Joseph Wright, pentrante Hennig Brand malkovrante fosforon
Persona informo
Henning Brand
Naskiĝo 1630
en Hamburgo
Morto 1710
en Hamburgo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo komercistokemiistoapotekisto vd
Laborkampo alkemiokemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hennig Brand (1630-1710) (n. en 1630 - m. en 1710) estis germana kuracisto, apotekisto kaj alĥemiisto, kiu malkovris fosforon ĉirkaŭ 1669.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Kiam li distilis miksaĵon de urino kaj sablo serĉe de la filozofa ŝtono, kiu supozeble transformis ajnan metalon en oron. Kiam ureo vaporiĝis, li sukcesis blankan materialon, kiu brilis en la mallumo, kaj ardis kiel lumiga flamo. Dank'al al ĉi-efekto, Brand nomis ĝin fosforo[1]. Brand tenis sekrete ĉi-malkovron ĝis 1675, kiam li decidis montri la materialon al sia amikrondo, kaj tiam fariĝis furoro en Hamburgo. Por superigi siajn financajn malfacilaĵojn, li vendis certan kvanton da fosforo al la komercisto kaj alĥemiisto, Johann Daniel Kraft, kaj petis ke li ne malkaŝu la procedon, tamen Johannes Kunckel, iom poste, malkovris similan manieron sukcesi la fosforon. En 1677, dank'al perado de Gottfried Wilhelm Leibniz, li vendis la sekreton de sia produktado interŝanĝe de fiksita salajro.

La malkovro de la elemento fosforo okazis dank'al lia provo je produktado de oro el la urino. En 1669, Brand kunigis 50 galjonojn da urino en sia domkelo kaj aldonis kemiajn produktojn, kiujn li arbitre kolektis. La rezultinta pasto submetiĝis al distilprocedo, kies vaporaĵoj certe transformiĝos en oron post akva malvarmigado. Tamen, kion li sukcesis, tio estis brila substanco kiu lumiĝis en la mallumo. Anstataŭ sukcesi oron, li malkovris la fosforon, ĉar, pere de la aldonaĵoj, kiujn li faris, la urino, kiu enhavas natrian fosfaton de amonio (Na2NH4PO4), transformiĝis en natrian fosfiton (Na3PO3), kiu, dum boliĝo, malkomponiĝis en siaj elementoj kiuj liberigis la fosforon.

Baldaŭ li konsciis pri la komerca graveco de tiu substanco, kaj laŭ la procedo farita de Hennig, li bezonis 50 litrojn da urino por sukcesi unu gramon da fosforo, kiu tiam vendiĝis je proksimume 30 dolarojn ĉiu gramo, do, ĝi valoris pli ol la oro, en tiu epoko.

La sveda kemiisto Carl Wilhelm Scheele malkovris, en 1769, procedon similan al pasteŭrizado, kiu ebligis la larĝaskalan fosforproduktadon, rangante Svedion kiel ĉefa produktanto de fosforderivitajn varojn. Dank'al sia elpenso, li ricevis pension de Johano Frederiko (1625-1679), Princo-Elektisto de Brunsvigo-Lüneburg.[2].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj