Henning von Tresckow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henning von Tresckow

Henning Hermann Robert Karl von TRESCKOW (n. 10-an de januaro 1901 en Magdeburg; m. 21-an de julio 1944 en Ostrow ĉe Białystok, Pollando) estis generalmajoro de la germana Wehrmacht kaj samtempe aganto en la kontraŭstaro al la naziismo.

Li ekoficiris en 1918 kiel leŭtenanto kaj restis ĝis novembro de 1920 oficiro de Reichswehr. Poste li studis kaj eklaboris en borso (1923), en 1924 komencis mondvojaĝon, sed rompis tion. Li iĝis afergvidanto de malgranda fabriko, geedziĝis en 1926 kun Erika von Falkenhayn, filino de Erich von Falkenhayn. Li ekoficiris denove en 1926 en la Reichswehr.

Von Tresckow apogis la naciajn socialistojn pro malamo pri traktato de Versailles. Lia kritiko kontraŭ la naziistoj aperis post la Röhm-puĉo, en 1934.

Inter 1934 kaj 1936 li studis en la Militara Akademio kaj estis unu el la eminentuloj de la samjaraĝuloj.

Ekde septembro de 1936, li laboris en la 1-a departemento de la generalstabo de la Imperia ministerio. Li tie ekkonis, ke fortoj de Germanio ne sufiĉas por dufronta batalado. Li ekkonis ankaŭ eksteraferan politikon de Hitler, kiun li nomis vabank-ludo.

Pro la Fritsch-Blomberg-afero – en februaro de 1938 -, li venis en kontakton kun opozicie pensantaj oficiroj kaj civiluloj de la ĉirkaŭo de Erwin von Witzleben.

La krueleco de la komisara ordono, traktado de kaptitoj en la koncentrejoj, li trovis kontakton al la Berlinaj kontraŭstaraj grupoj deLudwig August Theodor Beck, Carl Friedrich Goerdeler kaj Hans Oster.

Li laboris en la generalstabo kaj ricevis la plej altan distingon, la Feran Krucon en Oro.

Li kontrabandis kun Fabian von Schlabrendorff eksplodaĵon en konjaka glaso – la 13-an de marto 1943 – en la aviadilon de Hitler, sed la atenco ne sukcesis, la eksplodaĵo ne aktiviĝis. Kelkajn tagojn poste, volis Tresckow eksplodigi dum ekspozicio, sed Hitler restis tro malfrue – 2 minutojn – tiel li devis malakrigi la eksplodaĵon.

Oni nomumis lin en 1944 generalmajoro. Li apogis la puĉon kontraŭ Hitler (okazinta la 20-an de junio de 1944), sed li devis iri al la orienta fronto. Kiam li eksciis tie pri la fiasko de la komploto, li mortigis sin per grenado.

Literaturo

  • Joachim Fest: Staatsstreich. Der lange Weg zum 20. Juli. Berlin 1994. (ISBN 3886808106 [gebunden], ISBN 3442721067 [broschiert])
  • Sigrid Grabner u. Hendrik Röder: Henning von Tresckow. Ich bin, der ich war. 2001.
  • Christoph von Lestocq: Soldat in drei Epochen. Eine Hommage an Henning von Tresckow. 1990.
  • Bodo Scheurig: Henning von Tresckow. Eine Biographie. Oldenburg/Hamburg 1973. (ISBN 3549072120)
  • Fabian von Schlabrendorff: Offiziere gegen Hitler. Neue, durchgesehene und erweiterte Ausgabe von Walter Bußmann. Berlin 1984.

Eksteraj ligiloj

greke Biografie beim DhM greke Der Tresckow-Dohnanyi Putsch