Henny De Ketelaere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henny De Ketelaere
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1928 (1928-06-09)
Morto 26-an de aŭgusto 2009 (2009-08-26) (81-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Familio
Patro Morris De Ketelaere
Infanoj Gerd Jacques • Lieve Jacques • Ilse Jacques
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Henny De Ketelaere (naskiĝis la 9-an de junio 1928 kaj mortis la 26-an de aŭgusto 2009) estis flandra esperantisto. Ŝi estis filino de Morris De Ketelaere.

Ŝi ofte instruis Esperanton al infanoj kaj plenkreskuloj kaj restis dum multaj jaroj korektanto de perkoresponda kurso. Ŝi partoprenis en la estraro de la loka grupo en Antverpeno La Verda Stelo. Ŝi kunlaboris en la organizado de diversaj internaciaj aranĝoj, interalie de la Universala Kongreso en 1982 en Antverpeno. Ŝi fariĝis la plej longdaŭra membro de la loka klubo (81 jarojn).