Henri-Georges Clouzot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Henri-Georges CLOUZOT, (naskiĝis la 20-an de novembro 1907 en Niort, mortis la 12-an de januaro 1977 en Parizo) estas franca kino-reĝisoro, scenaristo, dialogisto kaj produktoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Henri-Georges Clouzot naskiĝis la 20-an de novembro 1907 en Niort. Post klasikaj studoj, li unue turnis sin al ĵurnalismo. Li komencis adapti scenarojn, interalie Les Inconnus dans la maison de Henri Decoin kun Raimu kaj Le dernier des six de Georges Lacombe kun Pierre Fresnay kaj Suzy Delair. Li debutis reĝisoradon per L'assassin habite au 21 (1942), kaj re-formis la paron Pierre Fresnay-Suzy Delair, kaj dum germana okupado realigis filmon pri sendanto de anonimaj leteroj Le Corbeau (1943), kiu estigis viglan polemikon en Francio, kiu tiam suferis pro denuncado. Komunista kampanjo estis lanĉita kontraŭ Clouzot (komparante lian filmon kun Mein Kampf, kaj akuzante lin doni negativan bildon de Francio), kaj samtempe lia filmo estis kondamnita de konservativuloj kaj katolika centro pro malmoraleco, dum Goebbels disspektigis ĝin eksterlande (tamen ne en Germanio, kie ĝi estis juĝita tro nigra). Post liberiĝo, male al la plimulto de dungitoj de Continental-Films (entrepreno kreita de Goebbels), Clouzot ne trafis en karceron, sed estis kondamnita al dumviva profesia malpermeso. Fama rezistanto tiam skribis al kritikanto de Clouzot: "Mia kara, vi ja scias, ke Clouzot ne estis pli kunlaboranto ol vi estis rezistanto". Danke al la interveno de gravuloj (kiel Pierre Bost, Jacques Becker, aŭ Henri Jeanson, kiu subskribis sarkasman tekston "Cocos contre corbeau" ("Komunistoj kontraŭ korvo")...), Clouzot revenis al reĝisorado kaj gajnis plurajn rekompencojn en Festivalo de Venecio kaj Festivalo de Cannes pro Quai des Orfèvres en 1947, Miquette et sa mère en 1949, ambaŭ kun Louis Jouvet, Manon (1949), Le Salaire de la peur, kun Yves Montand kaj Charles Vanel en 1952, filmoj kiuj altiris multnombran spektantaron.

Clouzot fondis sian produktan firmaon Vera Films, donante al ĝi la nomon de sia edzino Véra Clouzot, brazil-devena aktorino, kiu rolis en pluraj el liaj filmoj.

Kinisto kun klasika, tamen tranĉa stilo, liaj tri unuaj filmoj malkaŝis influon de ekspresionisma kino, kaj ĉefe Fritz Lang. Li estis animita de ia perfektismo, kiu foje kondukis lin tirani siajn aktorojn. Moralisto ofte ĵetanta pesimisman rigardon al la socio, li estis reĝisoro de pluraj aliaj famaj filmoj, el kiuj Les Diaboliques (1954), suspenso-plena polica filmo , kiu enscenigis ambivalencan kaj ambiguan paron interpretitan de Simone Signoret kaj Véra Clouzot, suspektitaj de la murdo de ties edzo (Paul Meurisse) fare de inspektoro kun rigora logiko (Charles Vanel); Le Mystère Picasso (1956), dokumenta filmo pri la metodo de pentristo Pablo Picasso kaj la ekiĝo de kelkaj el liaj pentraĵoj; kaj La Vérité (1960), en kiu Brigitte Bardot trovis sian plej bonan dramecan rolon.

Henri-Georges Clouzot mortis la 12-an de januaro 1977 lasante unu el la plej trafaj kaj interesaj filmografioj de franca kino.

En 1994, per L'Enfer, Claude Chabrol reprenis la scenaron de filmo, kiun Clouzot ne povis fini tridek jarojn antaŭe.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Reĝisoro[redakti | redakti fonton]

Scenaristo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]