Henri Bergson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de Henri Bergson (J.E. Blanche, 1891)

Henri Bergson naskiĝis en la 18-a de oktobro 1859 en Paris kaj mortis en la 4-a de januaro 1941. Li estis franca filozofo, kiu ricevis Nobel-premion pri literaturo en 1927. Liaj plej famaj verkoj estas Le Rire (La rido) kaj Matière et Mémoire (Materio kaj Memoro).

Henri Bergson, precize Berekson, estis filo de pola judo kaj irlanda judino. Lia patro estis genia muzikisto, unu el la plej bonaj lernantoj de Fryderyk Chopin. Post solida memedukado kaj laboro en multaj liceoj Bergson komencis verki siajn solvojn filozofiajn. Li estiĝis profesoro de Collège de France kaj li estis elektita por Académie des sciences morales et politiques. Li kreis sian unikan sistemon filozofian. La plej grava estas tie la ontologio.

Bergson ĉerpis multe de neracionalistoj slavaj (mesianismo, slava fenomenologio, slava hegelismo - ekzemle Lev Ŝestov). Lia filozofio havas karakteron ekzistencialan. Laŭ li oni ne povas koni la eston laŭ ĝia esteco, sed laŭ ĝia esenco. Tiu esenco estas mema forto vitala élan vital. Tiu esenco estas vera pruvo por esteco. La manieroj por koni eston estas laŭ intuicio, tial la sistemo de Bergson estas nomita intuiciismo. Tiu filozofio estas do ankaŭ certa dialektiko - la rega elemento de mondo ne estas esto, sed la "elan vital" - la interna, kaŝa formo de movo kaj ago de esto. Tial ĉia filozofado laŭ Bergson komencas de la sentado. Ĝi estas do neracia formo de empirismo apogita sur fenomenologia dialektiko. Malakordantoj opinias, ke elan vital aŭ simple ne ekzistas, aŭ oni ne povas ĝin koni. Se oni povas ĝin koni, oni ne povas tamen ĝin esprimi. La teorio de Bergson do falas pro manko de pruvoj.

La plej granda ilustranto de tiu filozofio estis la poeto Bolesław Leśmian, kiu estiĝis fama per kreado de multaj neraciaj mondoj kaj personoj. Lia lingvo estas perfektigita per neologizacio. Leśmian tamen enfine malakordis kun Bergson kaj skribis poeziaĵojn pruvantajn siajn opiniojn.