Henri Buthion

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malgraŭ lia signifo en la mistero de Rennes-le-Château relative malmulte estas konata pri Henri Buthion.

Li aĉetis la bienon de Noël Corbu en la jaro 1964 aŭ 1965, kaj loĝis preskaŭ 30 jarojn en Villa Bethania. Ekzistis la restoracio La Tour kun hotelo. Li interesiĝis pri esoterismo kaj Nifoj. Tial la ejo iĝis renkontejoj por personoj, kiuj okupiĝis pri ĉi tiuj temoj en bela pejzaĝo.

Dum lia tempo okazis la sola oficiala esploro de la tereno, kiu estas dokumentita kiel Le rapport Cholet kaj verkita de Jaques Cholet el Toulouse kun dato de la 27-a de aprilo 1967.

Bution forhakis la plankon en Tour Magdala kaj fosis puton 12-m profundan senrezulte. Li estis devigata replenigi la puton per betono, ĉar ĝi malfavore influis la stabilecon de konstruaĵo.

Je la fino de lia vivo li enfermis sin en la domo sen akvo kaj elektra kurento. Per la mono el la deviga aŭkcio en la jaro 1993 li translokiĝis al Parizo, kie li mortis en la jaro 2002. Inter 1993 kaj 2004 Jean-Luc Robin estis posedanto.

Estas indikoj, ke Buthion antaŭe laboris en Lyon en la gasteja branĉo kaj tie aŭdis pri la misteraj okazaĵoj. Multaj serĉantoj de trezoroj estis tie aktivaj, instigitaj de la libro de Robert Charroux