Henri Debehogne

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Henri DEBEHOGNE (naskiĝis en 1928, mortis la 9-a de decembro 2007, aĝa je 79 jaroj) estis belga astronomo.

Li laboris en la reĝa observatorio de Belgio en Uccle, li estis fakulo pri astrometrio de la kometoj kaj asteroidoj.

Li malkovris 717 asteroidojn, la asteroido 2359 Debehogne, malkovrita de Karl Wilhelm Reinmuth en 1931, ricevis lian nomon en lia honoro.