Henri Dor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
D-ro Henri Dor

Foto farita en 1906
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1835
en Vevey
Morto 29-an de oktobro 1912
en Caluire-et-Cuire
Lingvoj Esperanto
Nacieco sviso
Ŝtataneco SvislandoFrancio
Alma mater Universitato de Zuriko
Familio
Infanoj Alice Dor • Louis Dor
Parencoj Édouard Chavannes
Okupo
Okupo esperantisto • universitata instruisto • okulkuracisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj kunfondinto de TEKA
Akademiano L.K. de 1905
Esperantistiĝis en 1902
vdr
Karikatura bildkarto de 1911

Henri DOR (naskiĝis la 4-an de oktobro 1835 en Vevey, mortis la 29-an de oktobro 1912) estis svisa doktoro de medicino, okul-kuracisto kaj prezidanto de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (TEKA).

Dor estis fama oftalmologo: Li studis en dek Universitatoj de sep landoj; en 1866 vokita de la Berna Universitato, li direktis tie la instruadon de la oftalmologio. En 1876, vokita de Lionaj profesoroj, li fondis gravan senpagan oftalmologian klinikon, kiun li direktis ĝis sia morto. Li estis prezidanto de "Medicinaj Sciencoj" ktp.

Li estis sciencemulo, artemulo kaj ankaŭ poligloto. Li flue parolis kaj skribis dek unu modernajn lingvojn, kaj legis la latinan kaj la grekan. En 1902, jam 67-jara, post parolado de Émile_Boirac en Liono (Lyon), li aliĝis al Esperanto, kaj estis unu el la unuaj membroj de la Liona grupo, baldaŭ li prezidis ĝin, poste li fariĝis vicprezidanto de SFPE kaj rapide akiris nediskutatan aŭtoritaton. En 1908 li estis kunfondinto de TEKA, kies prezidanto li restis ĝis la morto; li redaktis ĝian oficialan bultenon. Li propagandis per paroladoj kaj gazet-artikoloj, kaj igis favoraj al Esperanto multajn scienculojn. Pro lia aĝo, lia boneco, la glorkrono de liaj blankaj haroj ĉirkaŭ nobla alta frunto, oni nomis lin "la patriarko de la dua generacio de Esperantistoj". De 1905 li estis membro de la Lingva Komitato.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1911: L'importance actuelle de l'Espéranto dans le monde / par H. Dor. Lyon: Société d'Anthropologie 1911, 12 p.
  • 1912: Internacia kongreso por la plibonigado de la sorto de la blinduloj / Henri Dor. Paris: Presa Esperantista Societo 1912, [27] p.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 2000: Vedrine, André. D-ro Henri Dor (1835-1912), la patriarko de la dua generacio de esperantistoj. En: Haupenthal, Reinhard; Haupenthal, Irmi. De A al B. Festlibro por ... André Albault. [Malaucène]: Editions Iltis 2000, p. 215-220 (bibliografio de Henri Dor p. 219-220)
  • 1912: Ŝidlovskij, K[onstantin]. Profesoro D-ro Henri Dor. En: Ondo de Esperanto (RUS) 4a jaro 1912, n-ro 12, p. 194-196 (dulingva nekrologo kun foto)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.