Henri Le Sidaner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Henri Eugene Augustin LE SIDANER estis impresionista pentristo, naskiĝinta sur la insulo de Maŭricio en la jaro 1862. Le Sidaner plejparte instruiĝis per la École des Beaux-Arts, sub instruado de Alexandre Cabanel, sed pli malfrue disiĝis kaŭze de artistaj diferencoj. Li mortis en 1939.

Li vojaĝis vaste tra Francio kaj ankaŭ vizitis multajn grandajn urbojn tra la mondo, ekzemple Londono, Novjorko, Venecio, kaj Parizo; kaj ankaŭ iujn malgrandajn urbetojn tra Eŭropo. Le Sidaner ekspoziciis en la Pentrosalono de Parizo, ĉe la Galerioj Georges Petit en Parizo, kaj en la Galerio Goupil en Londono.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj