Henri Petiau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Henri PETIAU)
Henri Petiau
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1877 (1877-06-01)
en Grosage
Morto 31-an de marto 1936 (1936-03-31) (58-jaraĝa)
en Gento
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto • komitatano de UEA
vdr

Henri Petiau [petió] (naskiĝis la 1-an de junio 1877 en Grosage, mortis fine de aprilo 1936 en Gento), filo de muelisto, estis belgo, komerca direktoro en Gento.

En 1913 li estis unu el la ĉefaj organizantoj de la Esperantista Semajno en la kadro de la Universala Ekspozicio en Gento.

Ekde 1913 ĝis lia morto li estis ĝenerala sekretario de Belga Ligo Esperantista. Li ankaŭ estis komitatano de UEA. De 1926 ĝis 1933 li estis prezidanto de la Ko-Ro (Konstanta Reprezentaro) de la Naciaj Societoj en la Helsinki-sistemo.

Nekrologo aperis en Belga Esperantisto, junio 1936, p. 1. Ĉar la oficiala funebra ceremonio havis intiman karakteron, okazis esperantista funebra ceremonio, je dimanĉo, la 6-a de septembro 1936 en la tombejo de Gentbrugge. Raporto pri ĝi aperis en Belga Esperantisto, oktobro 1936, p. 74-75. Ĝi ne enhavas pliajn biografiajn aŭ movadajn informojn.