Henri Paul Vatré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri Paul Vatré
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1907 (1907-11-30)
Morto 15-an de decembro 1998 (1998-12-15) (91-jaraĝa)
en Le Lignon
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Henri VATRÉ (naskiĝis en 1908; mortis la 15-an de decembro 1998 en Le Lignon apud Ĝenevo) estis svisa esperantisto.

Vatré laboris en 1933-1934 du jarojn en Budapeŝto ĉe la eldonejo Literatura Mondo[1]. Inter 1959 kaj 1962 liaj recenzoj, poemoj kaj rememoroj aperadis en Nica Literatura Revuo; eĉ novelo, La Kimra Biblio (kiun Kalocsay tradukis en la hungaran). Por Stafeto li kuntradukis (1958) La Floroj de l' Malbono de Baudelaire kaj verkis, pseŭdonime kiel "Henri Beaupierre", la pastiĉaron Specimene (1962), kies stilparodioj pri kvardeko (!) da Esperanto-verkistoj pruvis la jaman maturecon de literaturo kun tiom da distingeble propraj voĉoj.

Liaj postaj verkoj aperis plejparte ĉe Iltis, i.a. Neologisma Glosaro (4 eldonoj ekde 1983), tradukoj el la romanoj Nokta Flugo (1983) kaj Tero de la Homoj (1985) de Saint-Exupéry, Vort-statistikaj Esploroj (1986) kaj la poemaro Disaj Gutoj (1989). Por Universala Esperanto-Asocio (UEA) li redaktis kun Reto Rossetti duvoluman antologion de la Esperanta novelarto, Trezoro (1989).

Kun karakteriza modesto, Vatré akceptis provlegi kaj prikonsili multajn Esperanto-eldonaĵojn, de Stafeto kaj aliaj. Li i.a. indeksis la aŭtoritatan konsultverkon Esperanto en Perspektivo (1974), la literaturajn periodaĵojn Norda Prismo, Nica Literatura Revuo kaj Iltis-Forumo.

Esploro pri vortkunmetoj[redakti | redakti fonton]

Diversloke li publikigis vortkunmetitajn statistikajn esplorojn pri la verkoj de dekoj da Esperanto-aŭtoroj[2]. Ĉion ĉi li skrupule plenumadis malgraŭ pli kaj pli regresa vidpovo kaj tute sen komputila helpo. Laŭ omaĝa frazo de Juan Régulo Pérez, Henri Vatré "ade mallumigis siajn okulojn por heligi la Esperantan literaturon al nunaj kaj venontaj generacioj".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vatré, Henri. Du jarojn ĉe Literatura Mondo. En: Iltis-Forumo 3-a jaro 1991, n-ro 2, p. 43.
  2. (eo) Letero de H.Vatré al Lina Gabrielli, Voce del Centro Esperantista Piceno - Ascoli Piceno, p. 16

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]