Henri Renaud

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Henri Renaud (* 20-an de aprilo 1925 en Villedieu-sur-Indre, (kantono Buzançais); † 17-an de oktobro 2002 en Parizo[1]) estas franca ĵazmuzikisto (piano), komponisto kaj aranĝisto Li apartenas al la ĉefaj reprezentantoj de franca malpasia ĵazo. Lia pianluda stilo estas influita ĉefe de Al Haig kaj George Wallington.

Vivo kaj verkado

Juna Renaud sekvis ekde la aĝo de kvin jaroj violonlecionojn, transiris okjara al piano kaj malkovris la ĵazon en 1937 aŭskultante radion. Dum la okupadotempo li interŝanĝis siajn tabakporciojn pro partituroj de Duke Ellington. Ĉe la kolegio de Chateauroux li formis en 1946 kantensemblon, poste tamen decidiĝis fariĝi profesia ĵazmuzikisto kaj iris al Parizo.

Renaud laboris komence kiel gastejopianisto en Latina Kvartalo kaj akompanis muzikistojn kiel Don Byas (1946), James Moody (1949), Roy Eldridge (1950), bluskantisto Big Bill Broonzy kaj direktis bandon kun Bobby Jaspar, Jimmy Gourley, Pierre Michelot kaj frapinstrumentisto Pierre Lemarchand. Post tio li laboris en ensemblo de ĵazklubejo nome Tabou kun gitaristo (kaj posta kantisto) Sacha Distel. En 1952 Renaud estris bandegon kaj ludis je matenkoncertoj, kiujn organizis produktisto Eddie Barclay (Boeuf sur le toit); krome li akompanis kun la bando Tabou vojaĝantajn usonajn ĵazmuzikistojn kiel Lester Young, Sarah Vaughan kaj Clifford Brown. Kun tiu kaj aliaj muzikistoj el la tiama bando de Lionel Hampton, ekz. Quincy Jones, Jimmy Cleveland, Gigi Gryce kaj Art Farmer, li organizis en 1953 plurajn registro-kunsidojn por diskeldonejo Vogue, je kiu li muzikis pe vibrafono. Fine de tiu jaro li iris por ses monatoj al Novjorko, kie li muzikis kun Milt Jackson, Kai Winding, Al Cohn, Oscar Pettiford, Max Roach, Tal Farlow kaj aliaj. Tie ekestis sonregistraĵoj sub la titolo The Birdlanders.

En 1954 Henri Renaud reiris al Parizo kaj fondis la ĵazklubejon Le Chameleon kun Roger Guérin, Jean-Louis Chautemps kaj frapinstrumentisto Charles Saudrais, muzikis tie mem, i. a. mit Guy Lafitte, Percy Heath kaj Franco Manzecchi. En la klubejo Ringside li ludis en kvinopo kun Jimmy Gourley kaj Barney Wilen, en 1955 li formis kvaropon kun Jay Cameron. De 1957–59 li akompanis kantistinon June Richmond kaj diversfoje prezentis en klubejoj kun muzikistoj kiel Philly Joe Jones, Kenny Clarke kaj Buck Clayton.

En 1964 Renaud transprenis la estradon de la ĵazsekcio de la francaj eldoneojoj de CBS kaj organizis republikigojn de diskoj de Duke Ellington kaj Count Basie. Samtempe li laboris por kinofilmoj, televido kaj radio. Li verkis kiel komponisto filmmuzikon, kaj li estis muzika konsultanto la filmoj Round Midnight de Bertrand Tavernier (1986) kaj Milou en mai de Louis Malle (1990).

Dumpase de lia kariero Henri Renaud daŭre muzikis kun Lee Konitz kaj Zoot Sims (1953), kun Frank Foster, René Thomas, Bob Brookmeyer, Roy Haynes (1954), Lucky Thompson (1956) kaj Allen Eager (1957).

Diskoj

Kiel bandestro
  • Trio, Sextet & All Stars, 1953–55, serio original vogue masters (Bertelsmann, 1999) kun Jimmy Gourley, Pierre Michelot
  • Zoot Sims et Henri Renaud, 1952, serio Jazz in Paris (Gitanes Universal, 2000)
  • Henri Renaud/Al Cohn Quartet, serio original vogue masters (BMG, 1998)
  • Henri Renaud, All Stars, 1954, serio original vogue masters (BMG, 1998)
  • The 1954 Paris Sessions, serio original vogue masters (BMG, 1999) kun Roy Haynes, René Thomas, Frank Foster
  • The Birdlanders Vol.1, Vol.2 kaj Vol.3 (Period, 1954)[2]
Kiel gastmuzikisto
  • Clifford Brown: Quartet in Paris, Vols. 1 & 2 kaj Sextet in Paris (ĉiuj Prestige Records, 1953)
  • Jay Cameron: The Third Herdsmen & Jay Cameron’s International Sax Band, 1955, serio original vogue masters (BMG, 1999)
  • Bobby Jaspar: Bobby Jaspar/Henri Renaud, 1953–54, serio original vogue masters (BMG, 1998) kun Jimmy Gourley, Fats Sadi
  • Oscar Pettiford: Sextet, 1954, serio original vogue masters (BMG, 1997)
  • Zoot Sims: Quartet & Sextet, 1954, serio original vogue masters (BMG, 1998)
  • Lucky Thompson: Modern Jazz Group, 1956, serio Jazz in Paris (Gitanes/Universal, 2000)

Literaturo

Referencoj

  1. Nekrologo: de la 22-a de oktobro 2002 en The Independent
  2. La sonregistraĵoj, ekestintaj dum la restado de Renaud en Usono, ankaŭ aperis sub la nomo de Henri Renaud, ĉar li organizis ĉi tiun kunsidon por la diskeldonejo Period, cit. laŭ Morton kaj Cook, 2001