Henrietta Godolphin (dukino de Marlborough)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Henietta Godolphin (Dukino de Marlborough)

Henrietta GODOLPHIN (dukino de Marlborough) (n. la 19-an de julio 1681, m. la 24-an de oktobro 1733) estis angla nobelino kaj filino de John Churchill (1-a duko de Marlborough) kaj Sara Churchill (dukino de Marlborough).

En 1689 ŝi edziĝis al Francis Godolphin (2-a grafo de Godolphin). Ŝi iĝis vicgrafino Rialton en 1706, kiam ŝia bopatro ricevis la rangon "grafo de Godolphin"; kaj en 1712, post ties morto, grafino de Godolphin, kiam ŝia edzo heredis la titolon de grafo.

En 1706 la angla parlamento promulgis statuton per kiu filinoj de la 1-a duko de Marlborough rajtus heredi lian rangon. Tiel, kiam la duko mortis en 1722, Henrietta iĝis dukino de Marlborough.

Henrietta havis amaferon kun la dramisto William Congreve.

Ŝi mortis la 24-an de oktobro 1733; la 9-an de novembro ŝi entombiĝis en Abatejo Westminster. Post ŝia morto ŝia nevo Charles Spencer heredis la titolon Duko de Marlborough.

Ŝi havis kvin idojn: