Henriette Ith-Wille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriette Ith-Wille
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1885 (1885-08-31)
en La Chaux-de-Fonds
Morto 12-an de novembro 1978 (1978-11-12) (93-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvoj Esperantogermanafranca
Loĝloko ĜenevoGöttingen
Ŝtataneco SvislandoGermanio
Familio
Edz(in)o Q107620982 • Émile Ith
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Henriette Ith-Wille (1921)

Henriette ITH-WILLE [enriet it-vile] (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1885 en La Chaux-de-Fonds, mortis la 12-an de novembro 1978 en Ĝenevo) estis svisa Esperanto-instruistino kaj sekretario de la pedagogo Pierre Bovet. Ŝi engaĝiĝis por pacismo kaj instruado de Esperanto.[1]

Familia situacio[redakti | redakti fonton]

Henriette Ith naskiĝis en familio de horloĝistoj origine el La Sagne en la svisa Kantono Neuchâtel. La germanaspekta nomo Wille estiĝis pro eraro de naskiĝregistra oficisto en la 18-a jarcento de la franclingva nomo Vuille.[2] Henriette travivis feliĉan junecon, kvankam la patro Charles (1835-1896) mortis kiam ŝi estis 11-jara. Ŝi ricevis severan edukadon fare de sia patrino Jenny, naskita Borkiewitcz (1855-1940). La familio de liberpensuloj kun kvin infanoj vivis en medio intelekte kaj kulture stimula.

Studoj kaj profesio[redakti | redakti fonton]

Post la duagrada lernejo Henriette Wille perfektigis siajn lingvosciojn pri la germana kaj angla en Zuriko kaj Anglio de 1902 ĝis 1904. Sekvis studoj pri fotografiado en Berlino kaj malfermo de fotografia ateliero post ŝia reveno al La Chaux-de-Fonds en 1908. En ĉi tiu urbo ŝi edziniĝis en aprilo 1914 al germana aktiva oficiro, Hans Danneil, kun kiu ŝi vivis ĝis 1924, kaj tiel akiris la germanan civitanecon perdinte la svisan.

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Pro la eksplodo de la Unua Mondmilito en aŭgusto 1914, la separita paro revidis sin nur dum la forpermesoj de la edzo, kiu grave malsaniĝis en 1915 kaj translokiĝis al militlazareto ĉe la nordgermana urbo Verden (Aller), kie lia edzino vizitis lin.

Flegistino de vizaĝvunditoj[redakti | redakti fonton]

Dum la Unua Mondmilito Henriette Danneil okupiĝis pri vizaĝvunditoj en milita hospitalo kie ŝia edzo estis flegata. Nur en la jaro 1942 ŝi publikigis rememoraĵojn pri tiu tempo.[3]

Postmilita periodo[redakti | redakti fonton]

La militaj travivaĵoj instigis Henriette Danneil al filozofia meditado pri la senco de la vivo. Ŝi transskribis la libron de Rudolf Eucken Der Sinn und Wert des Lebens (La senco kaj valoro de la vivo) al Brajlo. En 1919 ŝi aliĝis al la Internacia Junulara Ligo (Internationaler Jugendbund, IJB) iniciatita de profesoro Leonard Nelson en Göttingen. La politika filozofio de Nelson devigis la IJB-anojn al partopreno en politika partio kaj Henriette Danneil iĝis membro de la Socialdemokrata Partio de Germanio, sed la partio eksigis ŝin en 1925, kiel cetere ĉiujn IJB-anojn. Sed jam en 1924 ŝi translokiĝis al Ĝenevo, kie de kvar jaroj ekzistis la Ligo de Nacioj kaj tie ŝi restados dum 54 jaroj.

Ĝenevo[redakti | redakti fonton]

En ĉi tiu urbo Henriette Danneil konservis la rilatojn kun L. Nelson kaj la IJB, kiu intertempe transformiĝis al Internacia Socialista Batalligo (Internationaler Sozialistischer Kampfbund, ISK) kaj fondis kaj vigligis la ĝenevan ĉelon.

La paco per Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1926 Henriette Danneil, jam trilingvulo, lernis Esperanton kaj poste instruis ĝin en la Lernejo de socialaj studoj por virinoj. Ŝi konatiĝis kun Edmond Privat, redaktoro de la revuo Esperanto. La nomo de Henriette Danneil ofte aperis en ĉi tiu revuo rilate la ĝenevan Esperanto-grupon La Stelo.

La Nova Edukado[redakti | redakti fonton]

Henriette Danneil pere de sia amikino Alice Descoeudres konatiĝis kun la reprezentantoj de la Nova Edukado: Edouard Claparède kaj Pierre Bovet, kiuj fondis en 1925 la Internacian Oficejon pri Edukado (Bureau international d'éducation, BIE). Ŝi membriĝis en tiu oficejo, kiu federigis multnombrajn movadojn de la Nova Edukado, kaj instruis Esperanton al la personaro por faciligi la organizadon de la Tutmonda Kongreso de Edukado, kiu okazis en 1929 en Ĝenevo. Ŝi instigis al tradukado de la asocia Bulteno, kiun ŝi tradukis dum kelkaj jaroj per mona helpo de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE).

Sekretario de Pierre Bovet[redakti | redakti fonton]

Pierre Bovet dungis Henriette Danneil kiel sian personan sekretarion en la Instituto Jean-Jacques Rousseau kaj por BIE. Ŝi instruis Esperanton ankaŭ al infanoj por scienca observado. Por Henriette Danneil la Nova Edukado kaj Esperanto entenas ambaŭ la ĝermojn de estonta socio pacigita. Kiel Maria Montessori ŝi kredis ke daŭra paco estiĝos pli per edukado de la individuaj mensoj ol per la povo de la ŝtatoj.

Adolphe Ferrière[redakti | redakti fonton]

En 1926 ŝi konatiĝis kun Adolphe Ferrière, la antaŭparolonto de ŝia libro Hommes sans visage (Homoj sen vizaĝo), kiu estis redaktoro de la revuo Pour l'Ere Nouvelle (Por la Nova Erao). Dum tri jaroj ŝi estis lia redakta sekretario. Ŝi tradukis la libron de Ferrière Transformons l'école (Ni transformu la lernejon) [4]. Alia traduko ŝia estas Senarmigo kaj edukado, kiu aperis okaze de la Monda Konferenco por Senarmigo dum la jaroj 1932-1934 en Ĝenevo.

Engaĝiĝo porlaborista[redakti | redakti fonton]

Henriette Danneil transprenis de 1928 ĝis 1932 la redaktadon de la esperanta versio de isk, organo de ŝiaj germanaj socialistaj amikoj en Göttingen, kaj aktivis ankaŭ en la loka laborista movado. Tamen ŝi diskrete ne subskribis siajn artikolojn, ĉar laŭ la oficialaj instancoj ŝi estis germanino kun limigita restadpermeso kaj riskus ekziligon pro siaj kontaktoj kun membroj de ISK. Por ŝia edziniĝo kun Hans Danneil en 1914, la konvinkita liberpensulino akceptis religian baptiĝon, sed la nunan dilemon ŝi solvos per... reedziniĝo.

Nova kunulo kaj kunbatalanto[redakti | redakti fonton]

Kun Emile Ith (1902-1965) Henriette formis rimarkindan paron: eksedzino de prusa oficiro, konsiderata kiel enmigrantino en sia propra lando, kaj Emile Ith, juna sviso dek sep jarojn pli juna ol ŝi, ekzilito el la Kantono Vaŭdo kiu ĵus eliris malliberejon, en kiu li restis dum ses monatoj pro militrifuzado! Emile Ith estis ebenista laboristo, kiu akordigis siajn farojn al siaj ideoj kaj favore impresis sian kunulinon. Li estis sindikatano, liberpensulo de anarkiista tendenco. La psikanalisto kaj verkisto Charles Baudouin vizitis Emile Ith en la malliberejo kaj sub la influo de Charles Baudouin, Emile kaj Henriette Ith komencis studi psikologion kiel liberaj studentoj en la Universitato de Ĝenevo. La iama laboristo iĝis intelektulo kaj engaĝiĝis sin kun sia edzino Henriette persisteme dum pluraj jardekoj pri pacismaj agadoj, neperforto kaj la enkonduko de civilservo en Svisio kun Pierre Cérésole.

La "spirito de Ĝenevo"[redakti | redakti fonton]

Henriette Ith membriĝis en diversaj pacismaj movadoj en la internaciema Ĝenevo, kiu kredis je "nova erao", kiu disvastigus por la tuta mondo veran kulturon de paco kaj neperforto, ekzemple la Movado Internacia de Repaciĝo. Laŭ instigo de kelkaj amikoj (Monastier, Cérésole, Privat, Butts) ŝi frekventis ankaŭ la Societon de Amikoj (Kvakerojn) kaj interesiĝis pri Gandhi kaj la hindia filozofio, kiuj interesis ankaŭ la kontribuantojn al la periodaĵo L'Essor (La Impeto), ŝiajn konatulojn kaj amikojn Baudouin, Bovet, Claparède, Descoeudres, Ferrière, Monastier, Privat.

"Homoj sen vizaĝo"[redakti | redakti fonton]

La komenco de la Dua Mondmilito en 1939 rememorigis al Henriette Ith la travivaĵojn de la Unua Mondmilito kaj ŝia flegado de senvizaĝaj vunditoj en germana lazareto. Ŝi surpaperigis la tragikan situacion de ĉi tiuj soldatoj, kies retroviĝo kun familianoj estis ŝoko por ambaŭ, ĉar la kripligitaj vizaĝoj apenaŭ ebligis rekoni la vunditan samfamilianon. Post konsiloj de Adolphe Ferrière, kiu pretis verki antaŭparolon en la libro Hommes sans visage, ŝi reprilaboris la manuskripton, kiu fine aperis en 1942 sub la pseŭdonimo Henriette Rémi.[5] En 2014 ĉi tiu libro reeldoniĝis kun ampleksa postparolo de Stéphane Garcia, kiu situas ĝin en la kunteksto de la tempo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Andreas Künzli: "Universalaj Lingvoj en Svislando". La Chaux-de-Fonds: SES, CDELI, 2006, p. 236.
  2. Stéphane Garcia: Postface historique, en: Henriette Rémi: "Hommes sans visage", Slatkine 2014.
  3. Henriette Rémi: "Hommes sans visage", Slatkine 2014.
  4. "Estonta eduko: alvoko al gepatroj kaj eduk-estraroj": Ad. Ferrière, trad. H. Danneil (antaŭparolo de Edmond Privat), Genève: Universala Esperanto-Asocio, 1929.
  5. Henriette Rémi: "Hommes sans visage"; pref. Adolphe Ferrière. Lausanne: Spes, 1942.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Projekto Henriette Rémi, Projekto
  • Ith, Henriette [Henrikino Ith]: Eksperimento pri instruado de Esperanto en la "Girls' County School" (Graflanda Lernejo por Knabinoj) en Bishop Auckland, Britlando. [S. l.]: [s. d.], Eksperimento
  • Pierre Bovet; Henriette Ith: Enketo pri internacia helplingvo. Stockholm: Sveda Esperanto-Federacio, 1948, Enketo